Svingo (danco) | |
---|---|
speco de danco | |
socia danco | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Svingo estas la nomo por tuta familio de dancoj, kiuj ekestis fine de la 1920-aj jaroj en Usono. Florepoko estis la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj. Plejparte oni dancas ĉi tiujn dancojn pri svingmuziko, kelkaj el ĉi tiuj dancoj tamen devenis origine el alia muziko.
Historio
Svingo estas ritmo, kiu formiĝis el nigrula ritmo (joruboj kaj bantuoj, enportitaj de sklavoj importiaj el Afriko en Usonon) kaj blankula marŝmuziko (de eŭropaj enmigrintoj) kaj superregas en ĉiuj pli malnovaj formoj de ĵazmuziko. La danco ekestis en la 1920-aj jaroj en la grandaj dancsalonoj de Novjorko je muziko de la bandegoj, kiuj pluevoluigis ĵazon al orkestra svingmuziko.
La energio de la danco, la ĵazeca improvizado kaj la malfermiteco por aliaj muzikaj kaj dancaj influoj kaŭzis vastan spektron da tipaj movelementoj, kiu ĝis hodiaŭ pluevoluas kaj plilarĝiĝas.
La origina variaĵo de la danco devenas el la dancejo Hotel Savoy en Harlemo (Novjorko) kaj nomiĝis Lindy Hop aŭ Savoy-Style Swing. Je la plua disvastiĝo eniris influoj de aliaj dancoj kiel shag.
La plej konata variaĵo estas holivudstila svingo. Ĝi estis dancata ĉefe por la filmindustrio en Holivudo kaj nomiĝas laŭ sia unua reprezentanto ankaŭ Dean-Collins-stilo. Ekestante je la ŝanĝiĝo de la 1940-aj al la 1950-aj jaroj, ĝi estis la blankula paralelo al nigrula Savoy-stilo. Estis grave altiri kiel eble plej multan atenton, t. e. oni enmetis pli kaj pli spektaklajn elementojn, kaj la danco perdis multan de sia origina karaktero.
Kiam la evoluo de populara muziko transiris de svingo al R&B kaj la komencoj de rokenrolo kaj en Usono ekestis populararto subtenata de la amaskomunikiloj, pli kaj pli dekkelkjaruloj malkovris la dancon, kiun ili adaptis al la novaj muzikstiloj.
Precipe la amaskomunikiloj kaj la blankularo nomis svingon „Jitterbug“ (an.: jittery „nerva“). Usonaj soldatoj kunportis ĝin dum kaj post la Dua Mondmilito al Eŭropo. Tie evoluis el tiu influate de la iomete alia sono de eŭropaj dancbandoj kaj de la danckapabloj de la eŭropaj junulinoj Boogie-Woogie, por kiu la Holivuda Stilo ja estis la pli grava modelo. Temas pri pli novaj variaĵoj de svingdancoj.
Per rokenrolo, diskotekoj kaj la dekadenco de la ĵazbandegoj svingo perdis sian popularecon. Restaĵoj konserviĝis en East resp. West Coast Swing en Usono, en Ceroc/LeRoc/Roc en Francujo kaj Britujo kaj en Bugg en Svedujo. Ankaŭ en Jive, unu el la kvin normaj latinamerikaj dancoj, troviĝas eroj de svingo.
Ekde proks. 1985 ekzistas (paralele kun argentina tango kaj kuba salso) revivigo de Lindy Hop, kiu en Eŭropo eliras de Svedujo. Tie ankaŭ okazas unu el la ĉiujaraj tutmondaj svingokulminoj, 5-semajna svingokurso en la sveda loko Herräng.
Muziko kaj ritmo
La bazaj paŝoj de la svingdancoj konsistas plejparte el ok (ĉefe Lindy Hop, Charleston, Balboa, Cakewalk, Big Apple ktp.), aŭ ses (ĉefe East-Coast Swing, Collegiate Shag, Jive, Boogie-Woogie) dancataj taktotempoj. En la plej multaj svingodancoj tamen ankaŭ troviĝas figuroj kun pli aŭ malpli da pulsobatoj.
Ekzistas en svingo multaj konataj koreografioj, parte el la 30-aj kaj 40-aj jaroj, ekz. Shim Sham, California Routine, Tranky Doo aŭ Big Apple. Kvankam kiam ĉi tiuj koreografioj parte ne plu estas festodancoj - kaj per tio maltipaj por svingo - ili tamen enhavas gravajn radikojn de la svingdanco, ekz. paŝojn, ritmojn kaj erojn el ĵaza kaj frapa dancado. Kelkaj el ĉi tiuj koreografioj konvenas nur al certaj kantoj, aliaj estas dancebla je preskaŭ ĉiu kanto de la 32-takta skemo de ĵazo.
Dancformoj
Al la svingdancoj apartenas inte alie Lindy Hop, Charleston, Shag, Balboa, West Coast Swing, Boogie-Woogie, Cakewalk kaj Big Apple.
Plivastasence oni povas rigardi ankaŭ Jive, Ceroc/LeRoc/Roc, Bugg kaj Rock ’n’ Roll kiel svingdancojn. Ankaŭ Discofox sin servas per elementoj el svingo.