Sveti Nikole | |||
---|---|---|---|
| |||
urbeto | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Vardar | ||
Poŝtkodo | 2220 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 728 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 52′ N, 21° 57′ O (mapo)41.86521.9425Koordinatoj: 41° 52′ N, 21° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sveti Nikole [+] | |||
Sveti Nikole (makedone Свети Николе) estas urbo situanta en la norda parto de la regiono Vardar en Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma komunumo Sveti Nikole. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 11 728 homoj.[1]
Loko, priskribo
Ĝi situas en valo ĉe kunfluejo de pluraj pli malgrandaj riveroj. La rezulta rivero tiam nomiĝas Svetinikolska Reka. La alteco de la urbo estas ĉirkaŭ 270 - 400 m.
Transporto
La aŭtovojo A4 pasas tra la urbo, kiu kondukas de Skopjo al la urbo Štip. Regionaj vojoj R1204, R2135 kaj R 2236 sekvas la aŭtovojon A4.
Ĉirkaŭ 5 km sudoriente de la urbo estas civila flughaveno.
Loĝantaro
Laŭ la censo de 2002, inter la loĝantoj de tiam 13 746 loĝantoj estis 13 367 makedonoj (97,2 %). La ceteraj malmultaj estas turkoj, romaoj, serboj kaj aliaj. Religio: 13 463 ortodoksaj kristanoj (97,94 %). La ceteraj estas islamanoj kaj katolikoj, ktp.
Ekzistas tri preĝejoj en la urbo.
Ekonomio
La loĝantaro de la urbo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo kaj la industrio estas reprezentata de: manĝaĵo kaj teksa industrio, laktaĵfabriko, ŝafoj, bovoj, porkoj kaj kortobirdoj kaj ankaŭ abelbredado.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Noto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Свети Николе en la makedona Vikipedio.
Pluaj fotoj
- Loko de la urbo en la komunumo
- Sveti Nikole - vido de la urbo
- Sveti Nikole - Nacia Muzeo
- Sveti Nikole - Preĝejo "St. Nikola”
- Sveti Nikole