Svedlingvaj finnlandanoj | |
---|---|
etno • lingva komunumo • parolantokomunumo • malplimulto | |
svedoj • finnlandanoj | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
| |
Svedlingvaj finnlandanoj (svede finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj"; finne suomenruotsalaiset) estas la svedlingva malplimulto en Finnlando, ĉefe loĝantaj sur insularoj de Finnlando kaj laŭ la okcidenta kaj suda marbordoj. Ili estas malgranda minoritato, antaŭe multe pli granda. Antaŭe el ili multaj apartenis al la reganta supra socia tavolo de Finnlando.
Ili parolas svedan dialekton nomatan "finnlanda sveda", kiu konservas certajn arkaismajn trajtojn de la sveda, ekzemple diftongojn.
Antaŭe en la sveda lingvo ofte oni uzis vorton östsvenskar, "orientaj svedoj", pri svedlingvaj finnlandanoj kaj estonaj svedoj.
Tio, ke oni estas svedlingva finnlandano, estas en diversaj partoj de Finnlando diversa afero. En la provinco Uusimaa (svede Nyland, laŭvorte "Novlando", kun ĉefurbo Helsinko, Helsinki, Helsingfors) svedlingvanoj estas precipe lingva malplimulto kaj plejparto el svedlingvaj provincanoj difinas sin finnoj, sed en Ostrobotnio svedlingvanoj ankaŭ en aliaj aferoj multe malsimilas de finnoj kaj iuj el svedlingvaj ostrobotnianoj volas fondi en Ostrobotnio aŭtonomian areon, kiu estu komparebla al la aŭtonomia Alando. Simile, multaj svedlingvanoj en la provinco Uusimaa/Nyland devenas de homoj kies lingvo ŝanĝiĝis de la finna al la sveda, kaj la svedlingvanoj en la provinco Ostrobotnio havas pli da "sango" de svedoj kiuj venis de Svedio. La loĝantoj de la insularo Alando estas alia grupo ol svedlingvaj finnlandanoj, kvankam ankaŭ el ili estas plejparto svedlingvaj loĝantoj de Finnlando. Ili havas alian identecon ol svedlingvaj finnlandanoj de kontinenta Finnlando kaj parolas svedan, kiu malsimilas kaj al svedia sveda kaj al finnlanda sveda. Iuj en Alando volas, ke Alando sendependiĝu.
En la sveda lingvo ili nomiĝas finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj". En la sveda lingvo oni kutime klare distingas inter "finnoj" (= finnolingvanoj, anoj de la finna etno) kaj "finnlandanoj" (tio inkluzivas la svedlingvajn finnlandanojn). En Esperanto oni ofte uzas la vortojn "svedoj" kaj "finnoj" en landa, ne etna signifo, do "finnlandanoj" kaj "svedianoj", kaj pro tio la laŭvorta traduko "finnlandaj svedoj" povas facile esti miskomprenata (kiel "svedianoj loĝantaj en Finnlando"). Rekomendinda estas do la pli preciza formulo "svedlingvaj finnlandanoj".
En 2006 estis ĉirkaŭ 265 000 denaskaj svedlingvanoj en kontinenta Finnlando, kaj ĉirkaŭ 25 000 sur Alando; entute proksimume 5,5% de la finnlanda loĝantaro. La relativa parto de svedlingvanoj en la loĝantaro de Finnlando estis en la pasinteco konsiderinde pli granda ol ĝi estas hodiaŭ. Estas laŭtakse ke en 1610 ekzistis proksimume 70 000 svedaj parolantoj en Finnlando, kio estis entute 17-18% de la tuta lando populacio. Tio estas la plej frua periodo por kiu takso de la nombro da svedlingvanoj estis prezentita. En 1880, la parto estis proksimume 14,3%. En cent jaroj, la relativa parto de svedaj parolantoj en la loĝantaro de Finnlando duoniĝis. Unu kialo pri tio estas tio, ke dum 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam multaj finnlandanoj transloĝiĝis al aliaj landoj, el tiuj finnlandanoj estis do granda parto svedlingvaj. Alia granda kialo por la malplio estas tio, ke nuntempe, alimaniere ol antaŭe, svedlingvaj finnlandanoj geedziĝas multe kun finnlingvuloj kaj en tiaj kazoj la venontaj infanoj normale ricevos gepatran lingvon finna.
La sveda lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando, samranga kun la finna lingvo.
La sveda nomo finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj", povus sugesti simetrian bildon al tiu de "svediaj finnoj". Sed male, la "finnlandaj svedoj" rilatas al la hejma svedlingva malplimulto de Finnlando, kiu devenas de svedoj kiuj enmigris al Finnlando antaŭ multaj jarcentoj kaj de finnlingvaj familioj kiuj ŝanĝis sian lingvon kaj kunfalis kun tiu populacio. Kontraste, svediaj finnoj rilatas interalie al finnoj kiuj enmigris al Svedio dum la Dua Mondmilito kaj iliaj posteuloj kiuj estis naskitaj en Svedio. Finno kiu transloĝiĝos al Svedio fariĝas svedia finno, sed tamen svedo kiu transloĝiĝas al Finnlando ne fariĝas svedlingva finnlandano. Al svedlingvaj finnlandanoj apartenas finnlanda familia fono, pro kio nunaj svedaj elmigrantoj en Finnlando ne estas svedlingvaj finnlandanoj.
Politiko
La Sveda Popola Partio de Finnlando celas reprezenti la svedlingvajn finnlandanojn en la finnlanda parlamento. Plejparto el svedlingvaj finnlandanoj voĉdonas normale por tiu partio.
Religio
Ankaŭ el la svedlingvaj finnlandanoj la plejparto apartenas al la Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. El la subgrupoj de tiu eklezio, la orienta lestadianismo havas en Finnlando speciale svedlingvajn membrojn. Baptismo kaj metodismo estas en Finnlando ne tre fortaj grupoj, sed el svedlingvaj finnlandanoj granda parto apartenas al ili. En svedlingvaj finnlandaj paroĥoj oni uzas normale la oficialajn biblitradukojn de Svedio.
Konataj svedlingvaj finnlandanoj
- Li Andersson, n. 1987, politikisto
- Jan-Erik Enestam, n. 1947, politikisto
- Monika Fagerholm, n. 1961, verkisto
- Tommy Hellsten, luterana teologo kaj terapiisto
- Lars Jansson, 1926-2000, bildliteraturartisto kaj verkisto
- Tove Jansson, 1914-2001, kreantino de Muminvalo
- Ulla-Lena Lundberg, n. 1947, verkistino
- Carl Gustaf Emil Mannerheim, n. 1867, finnlanda nacia heroo
- Johan Ludvig Runeberg, 1804-1877, verkisto kaj poeto
- Elisabeth Rehn, n. 1935, politikistino
- Leif Segerstam, n. 1944, dirigento
- Jean Sibelius, 1865-1957, komponisto
- Alexander Stubb, n. 1968, ĉefministro
- Edith Södergran, 1892-1923, poetino
- Zacharias Topelius, 1818-1898, verkisto kaj patriota pensanto
- Linus Torvalds, n. 1969, kreanto de Linukso
- Kjell Westö, n. 1961, verkisto kaj ĵurnalisto
- Michael Widenius, n. 1962, kreanto de MySQL
- Yrjö Sakari Yrjö-Koskinen, antaŭe Georg Zacharias Forsman, 1830-1903, verkisto, politikisto kaj patriota pensanto