Svatobořice-Mistřín | |||
germane Swatoborschitz-Mistersing | |||
municipo | |||
Preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria el la jaro 1743 | |||
|
|||
Oficiala nomo: Svatobořice-Mistřín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Hodonín | ||
Administra municipo | Kyjov | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Grandmoravia imperio | ||
Montaro | Kyjova montetaro | ||
Situo | Svatobořice-Mistřín | ||
- alteco | 193 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 59′ 01″ N 17° 05′ 42″ O / 48.98361 °N, 17.09500 °O (mapo) | ||
Areo | 23,11 km² (2 311 ha) | ||
Loĝantaro | 3 527 (2023) | ||
Denseco | 152,62 loĝ./km² | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 696 04 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0645 | ||
NUTS 5 | CZ0645 586625 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Svatobořice-Mistřín | |||
Retpaĝo: www.svatoborice-mistrin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Svatobořice-Mistřín (germane Swatoborschitz-Mistersing) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 4 km sudokcidente de Kyjov. La municipo konsistas el du partoj, Svatobořice kaj Mistřín. Vivas ĉi tie 3 527 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Strážovice, Sobůlky, Skoronice, Šardice, Hovorany, Milotice, Dubňany kaj Kyjov.
Historio
La municipo estiĝis en la jaro 1964 per unuigo de du memstaraj vilaĝoj Svatobořice kaj Mistřín, el kiuj ĉiu havas sian propran historion. Svatobořice unuafoje menciiĝas en la jaro 1349, kiam Bolek el Otaslavice vendis parton de la vilaĝo al Markvart el Morkovice.
Mistřín estas menciata en la jaro 1228 kiel posedaĵo de monaĥejo Velehrad.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 724 |
1880 | 1 861 |
1890 | 1 969 |
1900 | 2 337 |
1910 | 2 686 |
1921 | 2 964 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 823 |
1950 | 3 069 |
1961 | 3 521 |
1970 | 3 593 |
1980 | 3 646 |
1991 | 3 486 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 483 |
2014 | 3 566 |
2016 | 3 564 |
2017 | 3 531 |
2018 | 3 548 |
2019 | 3 538 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 530 |
2021 | 3 394 |
2022 | 3 466 |
2023 | 3 527 |
Memorindaĵoj
- Malfrue baroka preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria el la jaro 1743
- Sonorilejo el la jaro 1719 kun sunhorloĝo
- Du ŝtonaj kapoj kun aspekto de romia dio Jano
- Statuo de sankta Floriano el la jaro 1745
- Internejo el la unua kaj la dua mondmilito. La 7-an de oktobro 2017 estis sur ĝia loko malfermita monumento kaj muzeo.[1]
Pluaj fotoj
- Preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria (1743)
- Sonorilejo (1719)
- Kapelo
- Sankta Floriano (1745)
- Eksa muelejo
- Statuoj de Jano
- Gastejo U Žúdra
- Eksa trajna stacidomo
- Biciklovojo sur nuligita fervojo
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-08. Alirita 2021-09-08.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.