
Svartisen
Svartisen estas glaĉero en Norvegujo. Svartisen efektive konsistas el du glaĉeroj. "Vestre Svartisen" estas la due plej granda glaĉero (221 km²) en Norvegujo. "Østre Svartisen" la kvare plej granda (148 km²). Ili situas en la gubernio Nordland. La degelakvo estas kolektata en tuneloj, kaj uzata por produkti elektron. La nomo "Svartisen" signifas "la nigra glacio".
Eksteraj ligiloj
- Filmeto Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.