Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sutz (stacidomo) kaj Lattrigen (stacidomo). |
Sutz-Lattrigen | |
---|---|
Blazono de Sutz-Lattrigen | |
Sutz-Lattrigen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Bielo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Nidau |
Koordinatoj | 47° 6′ 0″ N 7° 13′ 0″ O / 47.10000 °N, 7.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N 7° 13′ 0″ O / 47.10000 °N, 7.21667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1343 |
Areo | 3,60 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2572 |
Komunumkodo | 0740 |
Mapo de Sutz-Lattrigen | |
Pri la komunumo
Sutz-Lattrigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1343 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Sutz-Lattringen situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Bielo proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Sutz kaj Lattrigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,60 km², de kiuj 31,6% estas kovritaj de arbaro, 44,0% servas por agrikulturo kaj 21,3% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Sutz-Lattrigen limas en nordoriento al Ipsach, en oriento al Bellmund, en sudoriento al Hermrigen, en sudokcidento al Mörigen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al la lago de Bielo.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237.1 de Nidau al Täufelen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn nordoriente ĉe la limo de Brügg kaj Bielo. Tra la komunumo pasas kun haltejoj en Sutz kaj en Lattrigen la tramlinio de Nidau al Ins, kiu en la jaro 2016 estos longigita al la stacidomo de Bielo kaj pluen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Sutz datiĝas el la jaro 1228 kiel Soz, kaj de Lattrigen el la jaro 1270 kiel Lattringun.[2]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sutz-Lattrigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Preĝejo
- Fervojtransirejo en Sutz-Lattrigen
- Poŝtofoicejo
- Lernejo
|
|