Sutjeska, serbe Сутјеска, rumana Sărcia hungare Szárcsa [sArĉa] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.
![](../I/Serbia_Se%C4%8Danj.png.webp)
Sutjeska troviĝas en (verda) Municipo Seĉanj en Serbio
![](../I/Secanj_mun.png.webp)
Mapo pri municipo Seĉanj
![](../I/Sutjeska_Orthodox_church.jpg.webp)
Nova ortodoksa preĝejo de Sutjeska
![](../I/Sutjeska%252C_street_detail.jpg.webp)
Strato en Sutjeska
Bazaj informoj
- Areo: 48 km²
- Koordinatoj: 45°23′02″N 20°41'34″E
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 1730
- Poŝtkodo: 23244
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
Sutjeska situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Timiş kun ponto al la kontraŭa Neuzina.
Historio
Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Sutjeska 1737 homoj, (1046 serboj (60 %), 491 rumanoj, 58 hungaroj, 31 jugoslavianoj, 24 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- nova ortodoksa serba preĝejo
- ortodoksa rumana preĝejo
Vidu ankaŭ
![](../I/Sutjeska%252C_Romanian_Orthodox_church.jpg.webp)
Ortodoksa rumana preĝejo de Sutjeska
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.