Sutano estas vestaĵo portita ekde la 18-a jarcento de katolikaj kaj anglikanaj sacerdotoj.
Ĝi konsistas el longa robo kun mallarĝaj manikoj, butonoj kaj rekta kolumo. La koloro de la sutano dependas de la sacerdota rango:
- nigra: simpla pastro
- viola: episkopo
- ruĝa: kardinalo (ne ekzistas ĉe anglikanoj)
- blanka: papo (nur ekde Pio la 5-a, kiu estis dominikano kaj deziris konservi la koloron de sia ordeno; antaŭe la papa sutano estis ruĝa kiel tiu de kardinaloj; ne ekzistas ĉe anglikanoj)
Por episkopoj kaj kardinaloj ekzistas sutanoj kutima (nigra kun bordoj, butonoj kaj zono de la specifa koloro) kaj festa (unukolora).
Ĝis 1962 katolikaj sacerdotoj portis la sutanon ĉiutage, de tiam ili rajtas anstataŭigi ĝin de malhela kostumo kun rekta kolumo. La konferenco de francaj episkopoj proponis porti krucon sur civila vestaĵo, sed la Vatikano respondis, ke kruco ne estas vesto. En Eŭropo portas la sutanon preskaŭ nur majunuloj kaj tradiciuloj ĉefe en Romo kaj en la Vatikano. Tamen en Afriko kaj Azio sacerdotoj kutime portas ĝin.
Ankaŭ laikoj povas porti sutanon dum religia festo, ekzemple akolitoj. Tamen ankaŭ tie ĉi la sutano plej ofte nuntempe estas anstataŭigita de simpla albo.