Survivre avec les loups
filmo
Originala titolo Survivre avec les loups
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2007
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano
Reĝisoro(j) Véra Belmont
Scenaro Véra Belmont
Rolantoj Anne-Marie Philipe  Benno Fürmann  Bert Tischendorf  Franck de Lapersonne  Georges Siatidis  Guy Bedos  Marie Kremer  Mathilde Goffart  Michèle Bernier  Yaël Abecassis
IMDb

Survivre avec les loups (Postvivi kun la lupoj) estas franca filmo de Véra Belmont, aperinta en 2007.

Temo

Dum la Dua mondmilito Misha estas 8-jara, ŝi estas juda. Ŝiaj gepatroj estas ĵus deportitaj. Ŝi scias nur tion: ili troviĝas oriente. Helpe de eta kompaso, ŝi forlasas Belgion, sian naskiĝlandon kaj piedirante atingas Ukrainion en 1944, trairinte Germanion kaj Pollandon, esperante retrovi ilin. Por plu vivi, ŝi devas alfronti homojn kaj ties perforton. Por plu vivi, ŝi aniĝas al aro da lupoj kaj fariĝas unu el ili. Post Ukrainio, kie traktis ŝin bonkoraj homoj, ŝi revenas al Belgio. Tie Jean, ŝia maljuna amiko, trovas ŝin en malsanulejo - liaj hundoj, simile al ŝiaj lupoj instigas ŝin reveni al vivo.

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Survivre avec les loups (angla titolo: Surviving with Wolves)
  • Reĝisoro: Véra Belmont
  • Scenaro: Véra Belmont adaptita de romano "Survivre avec les loups" de Misha Defonseca - kunlaboris Gérard Mordillat
  • Produktado: Véra Belmont, Jeremy Burdek, Nadia Khamlichi, Adrian Politowski, Hubert Toint, Daniel Zuta
  • Muziko: Emilie Simon
  • Foto: Pierre Cottereau
  • Muntado: Martine Giordano
  • Dekoroj: Aurélien Geneix
  • Lando: Francio
  • Formato: Kolora
  • Ĝenro: Dramo
  • Daŭro: 118 minutoj
  • Aperdato: 17-a de novembro 2007 en Belgio, 16-a de januaro 2008 en Francio

Rolularo

  • Mathilde Goffart: Misha
  • Yaël Abecassis: Gerusha
  • Guy Bedos: Jean
  • Michèle Bernier: Marthe
  • Benno Fürmann: Reuven
  • Anne-Marie Philipe: S-ino Valle
  • Franck de la Personne: S-ro Valle
  • Marie Kremer: Janine
  • Eléna Brézillon: Lernantino

Videoteko

Aperis DVD de la filmo.

Internaj ligiloj

Pro preskaŭ samtempa aperdato, oni ne konfuzu la titolon kun:

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.