Distrikto Sursee
Blazono de Sursee
Panoramo de la bushaltejo Schenkon al la Lago de Sempach kaj distrikto Sursee
Mapo de la distrikto Sursee
Distriktoj de Kantono Lucerno
Kantono Lucerno
ĈeflokoSursee
Koordinatoj 47° 10′ N  6′ O / 47.167 °N, 8.100 °O / 47.167; 8.100 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ N  6′ O / 47.167 °N, 8.100 °O / 47.167; 8.100 (mapo)
Nombro de loĝantoj67305(2007-12-31)
Areo302,04 km²
Loĝantardenseco222,83 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0304

La distrikto Sursee (germane Amt Sursee) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 67305 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Sursee.

Geografio

La distrikto Sursee apartenas al la Svisa Mezlando kaj situas en la nordo de Kantono Lucerno. Ĝi konsistas el la regiono ĉirkaŭ la Lago de Sempach kaj la lucerna parot de la valo de la rivero Suro.

Historio

La hodiaŭa distrikto Sursee estis kreiita post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803. En mezepoko la regiono estis regita de la Habsburgoj, kiuj fondis en la regiono diversajn historiajn urbetojn kiel Sursee kaj Sempach. Pro la influo de la kreskanta urbo Lucerno, kiu volis sendependiĝi de Habsburgo kaj tial alianciĝis al la Svisa Ĵurkomunumo la regiono estis la scenejo de diversaj militoj inter la Svisa Ĵurkomunumo kaj la Habsburgoj. Unu el la plej konataj historiaj eventoj estis la Batalo de Sempach en la jaro 1386. En la jaro 1415 ankaŭ Sursee estis konkerita de Lucerno kaj tiam la tuta hodiaŭa distrikto fariĝis lucerna.

Trafiko

Tra la distrikto pasas la grava Eŭropa nordsudkonekto, kiu tra la Montpasejo Sankt-Gotardo ligas Germanion kun Italio. Okcidente de la Lago de Sempach pasas la fervojlinio de Olten al Lucerno, kiu estas parto de tiu-ĉi grava nordsudkonekto, kaj aliflanke oriente de la lago la nacia aŭtoŝoseo A2.

Komunumoj de la distrikto Sursee

La distrikto Sursee konsistas el 22 komunumoj (stato en somero 2009). Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
BeromünsterBeromünster441229.56 1081
BüronBüron20335.37 1082
ButtisholzButtisholz291516.71 1083
EichEich15749.22 1084
GeuenseeGeuensee22086.47 1085
GrosswangenGrosswangen287619.70 1086
HildisriedenHildisrieden17867.04 1088
KnutwilKnutwil16629.74 1089
MauenseeMauensee112645.10 1091
NeudorfNeudorf111612.81 1092
NeuenkirchNeuenkirch587326.25 1093
NottwilNottwil306214.83 1094
OberkirchOberkirch331710.95 1095
PfeffikonPfeffikon7102.49 1096
RickenbachRickenbach21949.36 1097
RuswilRuswil640445.25 1098
SchenkonSchenkon25407.67 1099
SchlierbachSchlierbach6327.17 1100
SempachSempach386311.68 1102
SurseeSursee85736.06 1103
TriengenTriengen429522.08 1104
WolhusenWolhusen413414.30 1107
Totale (22)67'305302.04 0304

Eksteraj ligiloj

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.