Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Surikato
La besto en Viktorio, Aŭstralio
La besto en Viktorio, Aŭstralio

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Carnivora
Familio: Herpestidae
Genro: Suricata
Desmarest, 1804
Suricata suricatta
(Schreber, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj

Surikato (Suricata suricatta) estas malgranda mamulo el familio mungotedoj. Surikatoj troveblas en ĉiuj partoj de Kalaharo en Bocvano kaj Sud-Afriko. Ili vivas en malgrandaj grupoj nomataj klanoj, kiuj averaĝe nombras ĉirkaŭ 20 anojn, kvankam foje troveblas surikataj klanoj de pli ol 50 anoj. Averaĝa vivdaŭro de surikatoj estas 12-14 jaroj.

Anatomio

Foto de surikato en Makgadikgadi Pan, Botswana

Surikato estas malgranda taga mungoto kun pezo de ĉirkaŭ 731 gramoj por iĉoj kaj 720 gramoj por inoj. Ĝi havas longan, maldikan, flekseblan korpon kaj longajn brakojn. La korpa longo estas 25 ĝis 35 cm, al kio aldoniĝas longa vosto de 17–25 cm. Malsimile al aliaj mungotedoj, la vosto de surikato estas neharoza, longa kaj maldika, kaj finiĝas per nigra aŭ ruĝeca peniko. Kiam surikato ekstaras, ĝi uzas sian voston por balanco.

La felo de surikato estas griza, bruna aŭ oĥra, iam kun arĝenteca nuanco. La koloro iĝas pli malhela ĉe la muzelo, kovrita per mezlongaj vibrisoj ĝis la bruna nazo. Sur sia dorso ili havas nelongajn paralelajn striojn de iom pli malhela koloro ekde la bazo de la vosto ĝis la ŝultroj. La aspekto de la strioj estas unika por ĉiu surikato kaj estas foje uzata por identigo de individuoj. Plej ofte surikatoj havas nigrajn makulojn ĉirkaŭ la okuloj, similajn al la "masko" de prociono. Sur la ventro la koloro estas solida, sed sur ĝi estas preskaŭ senhara areo, kie videblas nigra haŭto. Surikato uzas tiun por la reguligo de la korpa temperaturo.

La oreloj de surikato estas malgrandaj, krescent-formaj kaj povas malfermiĝi por ekskludi teron dum fosado. La okuloj estas nigraj kaj troviĝas sur la antaŭa parto de la vizaĝo. Samkiel la katoj, surikatoj havas duokulan vidpovon, grandan angulon de vido kaj bonan percepton de profundeco. Ĉe la fino de ĉiu fingro de surikato estas robusta, kurba ungego, uzata por fosado, kapto de predo kaj iam por surgrimpo sur arbojn.

Dieto kaj konduto

Surikatoj en Adelajda Zoo.

Surikatoj estas plejparte insektovoraj, sed ili volonte manĝas ankaŭ lacertulojn, serpentojn, araneojn, skorpionojn, plantojn, malgrandajn mamulojn, centpiedulojn, milpiedulojn, ovojn kaj eĉ malgrandajn birdojn. Kiel ofte okazas kun mungotoj, surikatoj havas partan imunecon kontraŭ kelkaj specoj de venenoj, inkluzive tre fortan venenon de skorpionoj el Kalaharo, mortigan por homoj.[2] Surikatoj ne havas troan volumenon de grasa histo kaj devas serĉi nutraĵon ĉiutage por subteni sian aktivan metabolismon.

Surikatoj furaĝas grupe. En ĉiu momento, almenaŭ unu el membroj de la grupo staras kiel "pikedisto", gvatante por eblaj danĝeroj, dum la aliaj serĉas por manĝaĵoj. Pikedistoj interŝanĝiĝas averaĝe post unu horo. Junaj surikatoj ne furaĝas ĝis la aĝo de ĉirkaŭ 1 monato kaj komence ĉie sekvas pli oldan membron de la grupo, kiu agas kiel "instruisto" por la junulo.[3] La pikedisto produktas regulajn "pepojn" kiam ĉio estas en ordo. Kiam ĝi rimarkas danĝeron, ĝi laŭte blekas kaj fajfas.

Reproduktiĝo

Surikato en la Kalaharo

Surikatoj estas sekse fekundaj en la aĝo de ĉirkaŭ unu jaro. Ili reproduktiĝas en ĉiu sezono, kvankam varma vetero estas preferata, kaj la inoj povas havi ĝis 4 naskojn jare kaj po 1 ĝis 5 idojn por nasko. Surikatoj ne havas iujn antaŭpariĝajn ritualajn spektaklojn, ĝenerale la iĉo nur rituale striglas la inon ĝis ŝi humiliĝas por koito. Plej ofte, dum la procedo la iĉo prenas sidantan pozon. La periodo de gravedeco daŭras averaĝe dum 11 semajnoj, kaj la naskoj okazas en subgrundaj tuneloj, kie vivas la klano. Ĵusnaskintaj idoj estas senpovaj kaj bezonas zorgon de aliaj klananoj. Iliaj okuloj malfermiĝas 10-14 tagojn post la naskiĝo kaj la orelojn post ĉirkaŭ 15 tagoj. En la aĝo de ĉirkaŭ 21 tagoj la idoj povas eliri la tunelojn, kaj post kelkaj pliaj semajnoj ili jam povas iri furaĝi kun plenkreskuloj. Kiam la idoj unuafoje eliras surgrunden, la tuta klano amasiĝas ĉirkaŭ la eliro kaj observas ilin. Iam adoleskuloj provas konkuri por atento de plenkreskuloj en tiuj momentoj. En la aĝo de 49 ĝis 63 tagoj la idoj ne plu konsumas lakton kaj povas nutri sin memstare.

Plej ofte, klano de surikatoj estas tre hierarkia kaj nur unu alfa paro reproduktiĝas. La dominanta paro ĉiam klopodas mortigi la idojn de aliaj paroj, se tiuj naskiĝas, kaj forpeli iliajn patrinojn el la klano. Okaze, tiuj forpelitaj inoj kaj solecaj vagantaj iĉoj formas novajn klanojn, iom pli demokratiajn. Same, plia egaleco observeblas se la dominanta paro konsistas el parencoj (ekzemple, se la alfa-ino mortas kaj ŝia filino prenas ŝian lokon). Tiaj dominantuloj ne interpariĝas kaj idojn produktas aliaj inoj kaj vagantaj iĉoj. Tamen, en iu ajn okazo, por gravedaj surikatinoj estas sufiĉe kutima konduto provi mortigi kaj formanĝi idojn de aliaj inoj.

Socia konduto

Staranta surikato
Grupo de surikatoj en zoo de Aŭklando.

Surikatoj adaptiĝis al subgrunda vivo. Iliaj klanoj loĝas en vastaj, komplikaj retoj de subgrundaj tuneloj, el kie ili eliras nur tage. Ili havas disvolvitan socian konduton kaj kutime striglas unu la alian por plifortigi sociajn ligojn. La alfa paro uzas odor-markilon al siaj subuloj por esprimi sian aŭtoritaton, post kio la subuloj striglas la alfojn kaj lekas iliajn vizaĝojn. Intensa striglado observeblas kiam membroj de iu klano rerenkontiĝas post ioma tempo de disigo. Plej ofte, absoluta plimulto de la membroj de iu klano estas gefratoj kaj idoj de la alfa paro.

Surikatoj kutime montras altruisman konduton kun membroj de siaj kolonioj. Ĉiam almenaŭ unu surikato staras pikede, kiam la aliaj furaĝas aŭ ludas, kaj avertas ilin pri iuj danĝeroj. Vidante rabobeston, la pikedisto produktas laŭtan blekon kaj ĉiuj aliaj forkuras kaj kaŝas sin en iujn el la multaj rifuĝejaj truoj, kiujn surikatoj fosas tra sia tuta teritorio. La pikedisto kutime estas la unua, kiu aperas el tuneloj kaj reserĉas pri danĝero, konstante blekante por signali, ke la surfaco ankoraŭ ne estas sekura. Se ĝi ne vidas danĝeron, ĝi haltas bleki kaj la aliaj povas sekure emerĝi. Oni teorias, ke blekoj de surikatoj povas transdoni pli-malpli komplikajn informojn pri tipo kaj loko de danĝero.[4]

Surikatoj ankaŭ protektas la idojn de la klano. Nur la alfa ino gravediĝas kaj naskas idojn, sed ĉiuj aliaj inoj povas lakti kaj nutri la idojn kiam la alfa ino forestas. Krome, ili protektas la junulojn, ofte endanĝerigante sian propran vivon. En okazo de danĝero, la "flegistino" haste portas idojn subgrunden kaj estas preta lukti, se la rabobesto sekvas. Kiam sufiĉe hasta reveno subgrunden ne eblas, ŝi amasigas la idojn kaj kovras ilin per sia korpo.

Malgraŭ la vasta disavastigo de altruismo, ankaŭ kutimas situacioj kiam surikatoj mortigas idojn en siaj grupoj. Plej ofte, se iu nedominanta ino gravediĝas kaj naskas, la alfa ino strebas mortigi ŝiajn idojn por sekurigi sian dominantan pozicion. Tamen, ankaŭ la nedominantaj inoj iam provas mortigi idojn de alfa ino, aparte se ŝi iĝas maljuna kaj malforta. Tiel la inoj klopodas malfortigi la statuson de alfa ino kaj eventuale preni ŝian pozicion.[5]

Samkiel multaj ĉe aliaj specioj, idoj de surikatoj lernas necesajn rutinojn per observo kaj imito. Tamen, okaze la plenkreskuloj ankaŭ aktive instruas al la junuloj. Ekzemple, plenkreskaj surikatoj instruas adoleskulojn ĉasi kaj manĝi venenan skorpionon: ili forigas la pikilon kaj helpas al la junuloj lerni pritrakti la beston.[6] En sia libera tempo (t.e. kiam ne necesas furaĝi) surikatoj partoprenas en ludoj, kiuj similas al luktosportoatletismo.

Grupo de surikatoj en Botsuana

Ĉar la reto de surikataj tuneloj estas tre vasta kaj komplika, ofte aliaj bestoj ankaŭ ekloĝas tie. Surikatoj povas pace kunekzisti kun specioj, kiuj ne estas iliaj naturaj malamikoj nek predo kaj ne konkuras kun ili por resursoj, kiel vulpa cinikto aŭ tersciuro. Amuza situacio okazas, kiam en surikataj tuneloj ekloĝas serpentoj.

Subspecioj

En genro Suricata estas nur unu specio: la rektvosta surikato Suricata suricatta. Ekzistas tri subspecioj:[7]

  • Suricata suricatta siricata
  • Suricata suricatta majoriae
  • Suricata suricatta iona

En homa vivo kaj populara kulturo

Surikatoj estas tre popularaj inter homoj kaj ekzistis multaj provoj hejmigi ilin. Ili, tamen, apenaŭ estas taŭgaj por vivo en homa domo. Ili malfacile akceptas dresadon kaj emas mordi homojn, kaj la mordoj enhavas infekton. Ili fiodoras kaj metas odor-markilon sur la posedanton kaj sian "teritorion". Kiel sociaj animaloj, ili iĝas histeriaj, se estas tenataj solece.[8]

En populara kulturo aspektoj de surikatoj ne estas tro kutimaj. Ilia populareco ege kreskis post duon-drama duon-dokumenta serio Meerkat Manor en kanalo Animal Planet, kie vivo de surikata kolonio estas montrita preskaŭ kiel realeca televidserio. Alia notinda ekzemplo de montro de surikatoj en populara kulturo estas serio de televidreklamoj por brita firmao Compare the Market. La reklamoj uzas vortludon en la angla lingvo - la angla vorto "market" (merkato) sonas kaj aspektas simile al "meerkat" (surikato). En la reklamaj filmetoj aperis surikato kun la nomo Aleksandr Orlov, kies aspekto estas primoko de rusa nobelo, kaj plendis, ke homoj konfuzas lian paĝaron CompareTheMeerkat.com kun CompareTheMarket.com. La reklamoj iĝas tiom popularaj, ke aperis eĉ kelkaj mallongaj filmetoj kun Aleksandr Orlov kiel ĉefrolulo.

Referencoj

  1. Macdonald, D. & Hoffmann, M. (2008). Suricata suricatta. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 22 March 2009. La datumbazo inkluzivas klarigon kial la specio estas malplej zorgiga.
  2. David Attenborough, 2000. Meerkats United
  3. Mighty Masked Meerkat Mobs. Arkivita el la originalo je 2008-02-21. Alirita 2010-07-24.
  4. (2004) Vocalize to localize: A test on functionally referential alarm calls”, Interaction Studies 5 (3), p. 327–344. Alirita 2010-07-01..
  5. Murderous Meerkat Moms Contradict Caring Image, Study Finds
  6. (July 14, 2006) Teaching in Wild Meerkats”, Science 313 (5784), p. 227–9. doi:10.1126/science.1128727. Alirita 2007-01-23..
  7. Katie Kimble (July 1, 2003) Meerkat Studbook Suricata suricatta North American Region (pdf). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-01-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-07-28.
  8. How about a Pet Meerkat?. Arkivita el la originalo je 2010-09-14. Alirita 2010-07-28.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.