Administra distrikto
Supra Simme-Valo-Saanen
Blazono de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Matten en Simme-Valo
Mapo de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
administrative district of the canton of Bern
Kantono Berno
ĈeflokoSaanen
Koordinatoj 46° 29′ N  16′ O / 46.483 °N, 7.267 °O / 46.483; 7.267 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ N  16′ O / 46.483 °N, 7.267 °O / 46.483; 7.267 (mapo)
Nombro de loĝantoj16951(2010-01-01)
Areo574,88 km²
Loĝantardenseco29,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0248

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen (germane Verwaltungskreis Obersimmental-Saanen) estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 16951 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Saanen. Ĝi estas parto de la administra regiono Berna Oberlando.

Geografio

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen etendiĝas ambaŭ-flanke de la Jaun-Pasejo en la subaj valoj de la riveroj Simme kaj Sarino.

Historio

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen estis fondita kun efiko je la 1-a de januaro 2010 kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno per la kunigo de la malnovaj distriktoj Supra Simme-Valo kaj Saanen.

Komunumoj de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen

La administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen konsistas (stato en 2010) el 7 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Saanen estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-01-01)
Areo
en km²
Komunumkodo
Boltigen Boltigen138177.010791
Gsteig ĉe Gstaad Gsteig ĉe Gstaad97362.370841
Lauenen Lauenen82658.710842
Lenk Lenk2403126.180792
Saanen Saanen7053119.710843
Sankt-Stefano Sankt-Stefano137757.790793
Zweisimmen Zweisimmen293873.110794
Totale 716951574,88 0248

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.