Supraśl | |
---|---|
La rivero Supraśl en la urbo Supraśl | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 102,24 km |
Akvokolekta areo | 1 844,4 km² |
Fluo | |
Fonto | okcidente de la vilaĝo Tylwica-Kolonia |
- Alteco super marnivelo | 151 m |
- Koordinatoj | 53° 1′ 35″ N, 23° 27′ 2″ O (mapo)53.02638923.450556 |
Enfluejo | Narew |
- Loko | oriente de la vilaĝo Złotoria |
- Alteco | 107, m |
- Koordinatoj | 53° 10′ 39″ N, 22° 56′ 15″ O (mapo)53.177522.9375 |
Geografio | |
Landoj | Pollando |
Regionoj | podlaĥia provinco |
Trairataj urboj | Supraśl, Michałowo, Wasilków, Bjalistoko |
Supraśl [SUpraŝl] (antaŭe Sprząśla[1]) estas rivero, dekstra alfluanto de la rivero Narew[2], longa je 102,24 km[3] kaj la akvokolekta areo de 1,8 mil km².
La rivero fluas tra la Podlaĥia provinco. Ĝi komenciĝas en marĉoj okcidente de la vilaĝo Tylwica-Kolonia[4]. En sia supra fluo Supraśl komence fluas orienten, post Michałowo ĝi turniĝas norden, kie ĝi fluas tra la Praarbaro de Knyszyn kaj Gródek. Komencante de la vilaĝo Piłatowszczyzna, ĝi turniĝas nordokcidenten kaj sur 30 km ĝi estas natura limo inter la distriktoj Sokólski kaj Białostocki. Poste ĝi fluas tra Supraśl kaj Wasilków (ĝi atingas la periferion de Bjalistoko). Ĉirkaŭ 2 km de Gródek la rivero kreas kanjonon ĉe la finmoreno. Ĉirkaŭ 3 km super la akvonivela indikilo en la vilaĝo Fasty, sur la rivero ekzistas vejro plialtiganta la akvon por akvado de la herbejoj en la valo. Ĝi enfluas la riveron Narew atingante la longecon de 299,8 km en la vilaĝo Złotoria.
La alfluantoj de Supraśl estas, inter aliaj, Sokołda, Płoska, Dzierniakówka, Pilnica, Biała, Czarna, Grzybówka kaj Słoja.
Vidu ankaŭ
- Praarbaro de Knyszyn, en kiu Supraśl estas la ĉefa rivero
- Supraśl, urbo kiun trafluas la rivero
Referencoj
- ↑ Rzeka Supraśl Arkivigite je 2015-04-04 per la retarkivo Wayback Machine en la paĝaro Polska Niezwykła
- ↑ Nazewnictwo geograficzne Polski. Tom 1. Hydronimy. Część 1. Wody płynące, źródła, wodospady. Główny Urząd Geodezji i Kartografii. p. 281.
- ↑ Supraśl sur la mapo de Lankda Akvomastrumejo, modulo: alfluantoj.
- ↑ Ĉefa Geodezia-Kartografia Oficejo, datumoj de la ŝtata registro de geografiaj nomoj.