Supersona rapido estas la rapideco de objektoj, kiuj moviĝas pli rapide ol sono en la sama medio.
En la aero la supersona rapideco estas sub normalaj kondiĉoj (aero je 15 °C) 343 m/s, kio egalas al ĉirkaŭ 1235 km/h. La rapideco de objekto en aero, relativa al la sonrapideco en tiu sama medio estas ankaŭ indikata per sendimensia maĥo-nombro. Tiel signifas "maĥo 1" la movon kun sonrapideco; "maĥo 2" tiun kun duobla sonrapideco, ktp.
La maĥo-numero ne estas rapidecunuo, sed temas pri la kvociento rezultanta el la divido de la fluorapideco per la sonrapideco (temperaturodependa).
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ APOD: 2007 19-a de aŭgusto - Sona Bumo
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-29. Alirita 2009-05-14.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.