UEFA-superpokalo
Sidejo UEFA
Fondita en 1972
En TTT Oficiala retejo vd
UEFA-superpokalo
angle UEFA Super Cup
organizanto UEFA
organizita ekde 1973 (1972)
teamoj 2
nuna ĉampiono  Liverpool FC
rekorda ĉampiono  AC Milano (5-foje ĉampiono)

La UEFA-superpokaloEŭropa Superpokalo estis ĉampioneco de futbalo, kiu estas okazigita ekde 1972 kaj oficiale organizita de la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1973. Ĝi konsistas ĉiujare nur el unu matĉo: inter la venkintaj teamoj de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj de la Eŭropa Ligo de UEFA. Kvankam ĉi tie konfrontiĝas la venkintoj de la du plej gravaj ĉiujaraj konkursoj de la eŭropa vira kluba futbalo, la superpokalo laŭ sia renomo multe malpli prestiĝas ol la Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj de la Eŭropa Ligo de UEFA.

Historio

Signifa iniciinto de la konkurso estis Anton Witkamp, ĵurnalisto de la nederlanda gazeto De Telegraaf. En epoko en kiu nederlandaj futbalteamoj havis aparte gravan rolon en la eŭropa vira kluba futbalo (inter la jaroj 1969 kaj 1972 kvarfoje sinsekve nederlandaj teamoj partoprenis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA, tiam ankoraŭ nomita "Eŭropa Pokalo de Landaj Ĉampionoj", trifoje ili gajnis la finalon) li per aldona konkuro volis substreki la gvidan rolon de nederlandaj futbalteamoj.

Kiel taŭga kontraŭa teamo de la gajnintoj de la "Eŭropa Pokalo de Landaj Ĉampionoj" de 1972, la teamo de la klubo Ajax Amsterdam, konsideriĝis la gajnintoj de la Eŭropa Pokalo de Pokalvenkintoj tiujara, la teamo de la klubo Glasgow Rangers. Peton de Anton Witkamp kaj Jaap van Praag, la tiutempa prezidanto de la klubo Ajax, pri okazigo de tia konkurso tamen malakceptis la federacio UEFA, ĉar la teamo el Glasgow por agresaj agoj de klubaj subtenantoj estis punita per unujara malpermeso partopreni matĉojn de la Eŭropa Pokalo. Tial la unua eldono de la konkurso organiziĝis baze de privataj konsentoj inter ambaŭ kluboj en januaro 1973, okaze de la centjara jubileo de la klubo Glasgow Rangers.

Poste la federacio UEFA transprenis la organizadon de la konkurso, sed ĝi agnoskis la unuan okazigon (kaj la venkon fare de la klubo Ajax Amsterdam).

La konkursoj kaj venkintoj

jaro teamoj (venka teamo en grasaj literoj)
venkinto EP de Landaj Ĉampionoj
(ekde 1993 Ligo de Ĉampionoj de UEF)
goloj venkinto EP de Pokalvenkintoj
(ekde 2000 UEFA-pokalo)
(ekde 2010 Eŭropa Ligo de UEFA)
1972[1]
NED Ajax Amsterdam3:1 / 3:2SCO Glasgow Rangers
1973
NED Ajax Amsterdam0:1 / 6:0Italio AC Milano
1974
Germanio FC Bayern Münchenne okazis[2]Germana Demokratia Respubliko 1. FC Magdeburg
1975
Germanio FC Bayern München0:1 / 0:2Sovetunio Dinamo Kievo
1976
Germanio FC Bayern München2:1 / 1:4Belgio RSC Anderlecht
1977
ENG FC Liverpool1:1 / 6:0Germanio Hamburger SV
1978
ENG FC Liverpool1:3 / 2:1Belgio RSC Anderlecht
1979
ENG Nottingham Forest1:0 / 1:1Hispanio FC Barcelona
1980
ENG Nottingham Forest2:1 / 0:1Hispanio FC Valencia
1981
ENG FC Liverpoolne okazis[3] Sovetunio Dinamo Tbiliso
1982
ENG Aston Villa0:1 / 3:0 post plilongigo Hispanio FC Barcelona
1983
Germanio Hamburger SV0:0 / 0:2SCO FC Aberdeen
1984
ENG FC Liverpool0:2[4] Italio Juventus Torino
1985
Italio Juventus Torinone okazis[5] ENG FC Everton
1986
ROM Steaua Bukaresto1:0[6]Sovetunio Dinamo Kievo
1987
POR FC Porto1:0 / 1:0NED Ajax Amsterdam
1988
NED PSV Eindhoven0:3 / 1:0Belgio KV Mechelen
1989
Italio AC Milano1:1 / 1:0Hispanio FC Barcelona
1990
Italio AC Milano1:1 / 2:0Italio Sampdoria Genova
1991
Jugoslavio Ruĝa Stelo Beogrado0:1[7] ENG Manchester United
1992
Hispanio FC Barcelona 1:1 / 2:1GER Werder Bremen
1993
Italio AC Milano[8]1:0 / 0:2 post plilongigoItalio AC Parma
1994
Italio AC Milano0:0 / 2:0ENG FC Arsenal
1995
NED Ajax Amsterdam1:1 / 4:0Hispanio Real Saragossa
1996
Italio Juventus Torino6:1 / 3:1Francio FC Paris St. Germain
1997
GER Borussia Dortmund0:2 / 1:1Hispanio FC Barcelona
Inter la jaroj 1998 kaj 2012 en nur unu matĉo en la stadiono "Ludoviko la 2-a" de Monako.
1998
Hispanio Real Madrid0:1ENG FC Chelsea
1999
ENG Manchester United0:1Italio Lazio Roma
2000
Hispanio Real Madrid1:2 post ora goloTurkio Galatasaray Istanbul
2001
Germanio FC Bayern München2:3ENG FC Liverpool
2002
Hispanio Real Madrid3:1NED Feyenoord Rotterdam
2003
Italio AC Milano1:0POR FC Porto
2004
POR FC Porto1:2Hispanio FC Valencia
2005
ENG FC Liverpool3:1 post plilongigoRusio CSKA Moskvo
2006
Hispanio FC Barcelona0:3Hispanio FC Sevilla
2007
Italio AC Milano3:1Hispanio FC Sevilla
2008
ENG Manchester United1:2Rusio Zenit Sankt-Peterburgo
2009
Hispanio FC Barcelona 1:0 post plilongigoUkrainio Ŝaĥtar Doneck
2010
Italio Inter Milano0:2Hispanio Atlético Madrid
2011
Hispanio FC Barcelona2:0POR FC Porto
2012
ENG FC ChelseaHispanio Atlético Madrid
Ekde la jaro 2013 en nur unu matĉo en ŝanĝiĝantaj lokoj.
2013 (Prago)
2014 (Cardiff)
2015 (Tbiliso)
  1. neoficiala evento (okazo ankaŭ estis la centjara jubileo de la klubo Glasgow Rangers)
  2. Ambaŭ teamoj ne povis konsenti pri dato. → vidu ankaŭ uefa.com
  3. Ambaŭ teamoj ne povis konsenti pri dato. → vidu ankaŭ uefa.com
  4. Pro problemo interkonsenti pri datoj nur okazis unu matĉo en la olimpia stadiono de Torino.
  5. La teamo de FC Everton ne rajtis partopreni → vidu ankaŭ uefa.com
  6. Unuafoje en nur unu matĉo en la stadiono "Ludoviko la 2-a" de Monako.
  7. Pro la politika situacio en Beogrado nur estis okazigita la matĉo en Manĉestro → vidu ankaŭ uefa.com
  8. Venkinto Olympique Marseille pro korupteca skandalo en la francia ligo de futbalo ne rajtis partopreni, tial konkursis la finala malvenkinto AC Milano


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.