Supergiganto - estas klaso de helegaj, pezegaj kaj grandegaj steloj. Lumeco de supergigantoj povas superi 106 L⊙, radiuso 1000 R⊙ kaj maso 10 M⊙. Grava trajto de la steloj estas granda disipado de ties maso. Supergigantoj havas klason de lumeco Ia и Ib[1].
Astronomoj disdivigas supergigantojn je kelkaj grupoj[1]:
- Ruĝaj supergigantoj - la steloj havas efektivan temperaturon ≈2400−5200⁰ K; spektra klaso K kaj M.
- Flavaj supergigantoj - la steloj havas efektivan temperaturon ≈5200−7500⁰ K; spektra klaso F kaj G.
- Bluaj supergigantoj - la steloj havas efektivan temperaturon ≥10000⁰ K; spektra klaso O kaj B.
Plej multo el supergigantoj estas variaj steloj. Dum sia evoluo ili povas ŝanĝiĝi de blua supergiganto ĝis ruĝa kaj reen. Pro grandega disipado de stela materio la steloj ekzistas ne pli ol 20×106 jaroj. Supergigantoj plej ofte finas sian stelan evoluon kiel supernovao de tipo II kun apero de neŭtrona stelo aŭ nigra truo, aŭ gravita kolapso sen rimarkeblaj konsekvencoj[1].
Inter supergigantoj estas Riĝelo (la blua supergiganto), Norda Stelo (flava supergiganto) kaj Betelĝuzo (la ruĝa supergiganto)[1].
La plej grandaj supergigantoj, kun klaso de lumeco 0, Ia–0, Ia+, estas kunigataj en klason de hipergigantoj. Ekzemplo de hipergigantoj estas η Kareno: ĝi havas mason 100–120 M⊙ kaj lumecon pli ol 5×106 L⊙[1].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Юнгельсон, Лев. Сверхгиганты (ruse) (elektronika). Большая Российская энциклопедия (20). Arkivita el la originalo je 2024-01-10. Alirita 2024-01-10. “Юнгельсон”.
|