masklo
ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus superbus (Temminck, 1809) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Superba fruktokolombo (Ptilinopus superbus), konata ankaŭ kiel la Purpurkrona fruktokolombo, estas mezgranda (22-24 cm longa), kolorplena fruktokolombo de la familio de Kolombedoj.
Teritorio
Inidiĝena de Aŭstralazio, la Superba fruktokolombo loĝas en pluvarbaroj de Nov-Gvineo, Aŭstralio, Salomonoj, Filipinoj kaj Sulaveso de Indonezio. En Aŭstralio, ĝi troviĝas el suda Viktorio norden, kie ĝi iĝas pli komuna en Kabo Jorko en Kvinslando. En kelkaj areoj de sia teritorio, kiel ĉe la pluvarbaroj de Nov-Gvineo, ĝi estas loĝanta birdo; en pli marĝenaj aŭ laŭsezonaj habitatoj kiel tiuj de Aŭstralio, oni konas arojn moviĝantajn laŭ la manĝodisponeblo (Frith et al. 1976).
Aspekto
Seksoj varias laŭ la Seksa dumorfismo. Maskloj estas superbe koloritaj de tre oranĝa nuko, verdaj oreloj kaj purpura krono. La brusto estas griza, kaj dividita el la ventro de larĝa kaj malhelblua strio. Ĝiaj flugiloj estas olivverdaj kovritaj de malhelaj punktoj, kaj la vosto estas havas blankajn pintojn. Inoj estas ĉefe verdaj, kun blanka ventro, bluaj flugilpintoj, helblua brusto kaj eta malhelblua punkto en la dorso de la kapo. Ambaŭ seksoj havas flavajn okulojn kaj okulringojn. Spite ĝia kolorplena plumaro, la Superba fruktokolombo kapablas lerte kamufli inter la foliaro de la pluvarbaro.
Dieto
La Superba fruktokolombo manĝas ĉefe fruktojn kaj berojn. En la areo de Port Moresby, la kerno de ĝia dieto estas figoj, drupoj kaj palmofruktojn. Ili manĝas ofte ankaŭ fruktojn de cinamarbo, Litsea, Neolitsea kaj Cryptocarya. Malpli grave, sed ili manĝas ankaŭ fruktojn de Ilang-ilang (Cananga odorata), Syzygium kaj Vitex cofassus. Ili manĝas pli etajn fruktojn ol aliaj kolomboj; la plej granda informita estis 2.5 cm³; en sferoforma frukto, kun 1.7 cm diametro[1].
Kutimaro
La flugiloj de la Superba fruktokolombo fajfas dumfluge kaj ĝia voĉo estas konstanta kuu-kuu-kuu-kuu.
La reprodukta sezono daŭras el septembro ĝis januaro. Ili konstruas etan platformon el bastonetoj kaj branĉetoj 5-30 metrojn supergrunde, kie la ino demetas ununuran etan blankan ovon. Ŝi kovas dumtage kaj la masklo dumnokte.
Konservado
La perdo de habitato estas unua minaco, sed la Superba fruktokolombo estas ankoraŭ sufiĉe disvastigita kaj komuna tra sia granda teritorio. La IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj konsideras ĝin kiel Malpli Zorgo[2]. En Novsudkimrio, tamen, la Superba fruktokolombo estas konsiderata vundebla, povas iĝi endanĝerita[3].
Eksteraj ligiloj
BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Birdoj en kortoj
Notoj
- ↑ Frith, H.J.; Rome, F.H.J.C.; Wolfe, T.O. (1976). Food of Fruit-Pigeons in New Guinea. Emu 76(2): 49-58. HTML resumo
- ↑ IUCN Red List of Threatened Species. (2006). Ptilinopus superbus. Aprilo 16, 2007, el http://www.iucnredlist.org/search/details.php/48847/all%5Brompita+ligilo%5D
- ↑ New South Wales Threatened Species. (2005). Superb Fruit-dove. Retrieved April 16, 2007, from http://threatenedspecies.environment.nsw.gov.au/tsprofile/profile.aspx?id=10709 Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine