La suna lumeco L⊙ estas unuo de heleco (povumo disradiata en formo de fotonoj) kutime uzata per astronomiistoj por priskribi la helecojn de steloj.
La aktuala akceptita heleco de la Suno, kiu estas 3,839 × 1026 W, aŭ 3,839 × 1033ergo/s.[2] La lumeco de steloj estas esprimataj per oblo de tiu de la Suno; ekzemple la heleco de Vego varias inter 34 kaj 40 L⊙.
Notindas, ke Suno estas iomete varianta stelo kaj ĝia heleco pro tio ne estas konstanto: vidu la apudan bildon.
Kalkuladoj kun ĉi tiu valoro
Oni povas kalkuli kiu kvanto da suna povumo falas sur la Teron per komparo de la kruci sekcia areo de la Tero kaj la tuteca surfaca areo de sfero kun radiuso egala al la distanco inter la tero kaj la suno.
- La tera radiuso estas 6,378 km.
- La tera kruca sekcia areo estas areokruca de tero = π×radiusotero2 = 128000000 km2.
- La averaĝa distanco inter Suno kaj Tero estas proksimume radiusosfero = 150000000 km.
- La surfaca areo de la sfero areosfero = 4×π×radiusosfero2 = 2,82×1017 km2 = 2,82×1023 m2.
- Povumo atinganta la Teron Ptero = Psuno × areokruca de tero / areosfero = 1,77×1017 W.
- La povumo falanta sur kvadratan metron de areo sur Tero estas Psuno / areosfero = 3,839 × 1026 W / ( 2,82×1023 m2 ) = 1387 W/m2, kio estas la suna konstanto. Ĉi tiu valoro temas pri areo kiu estas perpendikulara al la sunaj radioj. Tiel en ĉi aparta loko ĉi tiu povumo sur surfaco de tero okazas nur kiam Suno estas en zenito.
Referencoj
- ↑ Ribas, Ignasi (februaro 2010), "The Sun and stars as the primary energy input in planetary atmospheres", Solar and Stellar Variability: Impact on Earth and Planets, Proceedings of the International Astronomical Union, IAU Symposium, 264, pp. 3–18, doi:10.1017/S1743921309992298, https://www.cambridge.org/core/services/aop-cambridge-core/content/view/293C0314C44A1A4AAF8175A3C288B50B/S1743921309992298a.pdf/sun_and_stars_as_the_primary_energy_input_in_planetary_atmospheres.pdf (angle)
- ↑ Carroll, Bradley W.; Dale A. Ostlie (2007). An Introduction to Modern Astrophysics - Enkonduko al Moderna Astrofiziko Apendico A. Pearson Addison Wesley. ISBN 0-8053-0402-9.
- I.-J. Sackmann, A. I. Boothroyd (2003). Our Sun. V. A Bright Young Sun Consistent with Helioseismology and Warm Temperatures on Ancient Earth and Mars - Nia Suno. Brila juna suno konsekvencas kun sismiko de Suno kaj varmaj temperaturoj sur antikva Tero kaj Marso. The Astrophysical Journal - La Astrofizika Ĵurnalo 583 (2) 1024–1039. COI:10.1086/345408.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.