Inkakva pentrarto estas orientazia tipo de broŝ-pentrarto de ĉina origino kiu uzas nigran inkon — same kiel uzata en la orientazia kaligrafio, en variaj koncentroj. Dum jarcentoj, tiu plej prestiĝa formo de ĉina arto estis praktikate de tre altnivelaj fakuloj, ĉu nobeloj aŭ literati.
Nomoj uzataj en diversaj kulturoj estas la jenaj: en ĉina shuǐ mò huà (水墨畫), en japana sumi-e (墨絵) aŭ suibokuga (水墨画?), en korea sumukhwa (수묵화), kaj en vjetnama tranh thủy mặc (幀水墨).
En Ĉinio la tradicio de inkakva pentrarto, praktikita ĉefe de fakul-funkciuloj kaj kortegaj pentristoj speciale de pejzaĝoj, floroj, kaj birdoj, disvolvigis estetikajn valorojn depende de la individua imagopovo kaj objektiva observado fare de la artisto, kio estis similaj al tiuj de Okcidento, sed delonge multe pli antaŭdataj je ties disvoviĝo en tiu lando.