Sulfurkanario
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus sulphuratus (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Sulfurkanario, Serinus sulphuratus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ili estas loĝantaj birdoj en centra kaj suda Afriko.
Tiu specio troviĝas en malfermaj maldensaj arbaraj habitatoj, kiaj montetodeklivoj kun arboj aŭ arbustoj kaj arbarbordoj. En Sudafriko ilil loĝas ĉefe en marbordaj areoj, marborda makiso, arbustaro laŭlonge de rojoj, ĝardenoj kaj areoj kun disa vegetaĵaro. Ili ne estas veraj migrantaj, sed entreprenas kelkajn sezonajn movojn.
Aspekto
La Sulfurkanario estas 15–16 cm longa kun tre fortika beko, kiu estas mallonga, konusforma kaj tre fortika ĉebaze. La beko estas helbruna kun rozeca aŭ flaveca bazo. La kruroj kaj piedoj estas rozecbrunaj. Ĝi havas flavecverdajn suprajn partojn kun malhelverda strieco, flavecverdaj orelkovriloj kaj mustaĉa strio, kaj du flavaj flugilstrioj. La subaj partoj estas flavaj, kun verdeca nuanco en flankoj kaj brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo estas pli brila, kun pli granda beko, pli markata kapobildo (flavaj superokula strio, vanga makulo kaj mentono), pli brilflavaj flugilstrioj kun verdeca pugo. Junuloj estas pli senkoloraj, pli grizaj kaj malpli flavaj sube ol la plenkreskuloj.
Estas tri subspecioj.
- S. s. sulphuratus estas la nomiga raso de sudokcidenta kaj suda Kabprovinco
- S. s. wilsoni de orienta Kabprovinco al suda Mozambiko estas pli malgranda, relative pli malgrandbeka, kaj pli pala aŭ pli flavecverda ol la nomiga formo. La subaj partoj estas tutflavaj.
- S. s. sharpii de norda Mozambiko al Kenjo estas pli malgranda kaj pli pala aŭ pli flavecverda ol la nomiga formo. Ties bekogrando estas intermeza inter la aliaj du rasoj.
La grado je kiu tiu birdo estas verda aŭ flava varias konsiderinde laŭ regionoj. Sudaj birdoj estas pli verdaj ol nordaj birdoj, eĉe ene de subspecioj, ĉefe ĉe S. s. sharpii.
La Sulfurkanario povas esti konfuzata kun la Mozambika kanario, sed tiu specio estas pli malgrandbeka kun multe pli markata kapobildo kaj pli brilflava pugo.
La alvokaj notoj de la Sulfurkanario en la sudo de ties teritorio estas trilecaj, tre altatonaj sŭirriŭirrit aŭ ĉirrap. La kanto estas miksaĵo de ĉirpado, fajfoj kaj trilado, same altatona ol la alvoko. Nordaj birdoj havas pli rapidan, pli altatonan kaj malpli miksecan kaj pli muzikecan version de la kanto.
Kutimaro
Reproduktado
La Sulfurkanario reproduktiĝas el aŭgusto al oktobro. La nesto estas malferma taso konstruata el fajnaj tigetoj kaj alia plantomaterialo kaj kovrita per pli milda plantomaterialo. Ĝi estas situa en folieca arbusto aŭ arbo.
Manĝo
La Sulfurkanario estas malpli gregema ol aliaj kanarioj. Ili tendencas troviĝi solaj aŭ en paroj, aŭ foje en malgrandaj grupoj, kaj estas komuna vizitanto de ĝardenoj. Ili manĝas fruktojn, semojn, florojn kaj burĝonojn. Malmolaj semoj estas rompitaj per la fortika beko.
Referencoj
- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
- Clement, Harris kaj Davis, Finches and Sparrows by ISBN 0-7136-8017-2
- SASOL e-guide Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Kenjaj birdoj Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
|