Sulavesa akcipitraglo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nisaetus lanceolatus (Temminck & Schlegel, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Sulavesa akcipitraglo aŭ Sulavesa nizaglo, Nisaetus lanceolatus (iam lokigita en Spizaetus), estas mezgranda, proksimume 64 cm longa, senkresta bruna rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Plenkreskuloj havas ruĝecbrunajn, tre markatajn kapon kaj brustoplumojn, malhelbrunajn flugilojn kaj nigrostriecan blankon sube. Junulo havas blankajn kapon kaj subajn partojn.
Sulavesa akcipitraglo estas endemia de Indonezio distribuata en pluvarbaroj de Sulaveso kaj ties satelitaj insuloj de Buton, Muna, Banggai kaj Sula. Ties dieto konsistas ĉefe el birdoj, lacertoj, serpentoj kaj mamuloj.
Disvastigata tra ties habitata teritorio, la Sulavesa akcipitraglo estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listata en la Apendico II de CITES.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
|