Sukurkesto (ekzistas ankaŭ varianto sukurujo[1]) estas aro de iloj, kuraciloj kaj protektiloj uzataj por unua helpo.
Aspekto
Memfaritaj sukurkestoj povas aspekti iel ajn (sufiĉas kolekti ilojn kaj kuracilojn kaj meti ilin en ajnan sakon), sed industrie produktitaj por lernejoj, oficejoj, sekurservoj ktp. kaj aĉeteblaj sukurkestoj kutime surhavas krucforman signon por esti pli facile rekoneblaj.
Enhavo
Standarda sukurkesto povas interalie enhavi:
- Risortan pinĉilon,
- Sukurkovrilon,
- Injektilon,
- Tondilon,
- Flamigilon,
- Desinfektilon,
- Termometron,
- Poŝlampon,
- Medicinajn gantojn,
- Aspirinon,
- Epinefrinon,
- Paracetamolon,
- Kodeinon, ktp.
Aliaj uzoj
En situacioj de survivo la enhavo de sukurkesto uzeblas ankaŭ por aliaj celoj: alkoholo, kuraciloj baze de petrolo kaj flamigilo - por fari fajron, bandaĝoj - por riparado, ŝmiraĵoj - por funkciigi maŝinojn kaj tiel plu.
Referencoj
- ↑ Sukurado kaj tujaj flegoj (esperante). Alirita la 3-an de septembro 2013.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.