Sukcena, nomata ankaŭ flava sukcena aŭ elektroflavo, estas meza oranĝece flava koloro, de modera satureco, travidebla, bazita en la plej ofta aspekto de la fosilia rezino nomata sukceno.[1]
Fakte foje la sukceno ne montras la tipan oranĝecflavan koloron, kaj ĝi povas esti pli ruĝeca, nigra, kaj pli malofte blanka aŭ blua. Tio rezultis en la ekzisto de koloroj kiel ruĝa sukcena kaj griza sukcena,[1] malmulte uzataj kompare kun la flava sukcena.
Unu de la koloroj difinitaj teknike por la intermitaj lumoj laŭregulare por aŭtoj estas nomata sukcena, laŭ la normoj ECE kaj SAE.
Bildaro
- Koliero farita el bidoj de Balta sukceno
- Variaĵoj de sukceno
- Sukceno
- Primuloj de sukcena koloro
- Koloro de fajro
- Okuloj sukcenkoloraj
- Brazila sunsubiro
- Fungo
- Ŝakpeco
- Gitaro
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.