En la franca kuirarto, sufleo (france soufflé IFA:[sufle]) estas plado de bakita ovaĵo, kiu povas esti dolĉa aŭ sala.
Priskribo
La sufleo konsistas el du ĉefkomponantoj:
La bazo provizas la ĉefan guston (dolĉan aŭ salan), kaj la ŝaŭmplena ovoblanko provizas la aerplenan, molan senton.
Al tiu du ĉefkomponantoj, oni ofte aldonas kromajn ingrediencojn, ekzemple:
- Por dolĉaj sufleoj: beroj, ĉokolado, citrono, konfitaĵo, aŭ aliaj frukoj;
- Por salaj sufleoj: fromaĝo, spicherboj, legumoj.
Tiuj ingrediencoj estas bakitaj, ĝis kiam la aerŝaŭmo en la sufleo pligrandigas la sufleon. La sufleo devas esti manĝata tuj post kuirado; ĝi malvarmiĝas kaj malgrandiĝas post 10 minutoj.
Historio
La sufleo originis en Francio dum la frua 18-a jarcento. La franca kuiristo Vincent de la Chapelle (?–1745) mencias la sufleon,[1]:130–132 kaj poste la franca kuiristo Marie-Antoine Carême plibonigis la recepton.
La termino devenas de la franca vorto soufflé, laŭlitere “blovitaĵo” (de france souffler “blovi”).