Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sudoměř |
Sudoměř | |
vilaĝo | |
Monumento de Jan Žižka | |
Oficiala nomo: Sudoměř | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Strakonice |
Administra municipo | Čejetice |
Historia regiono | Bohemio |
Domoj | 42 2011 |
Situo | Sudoměř |
- alteco | 383 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 14′ 31″ N 14° 03′ 50″ O / 49.24194 °N, 14.06389 °O (mapo) |
Katastro | 4,03 km² (403 ha) Sudoměř u Čejetic |
Loĝantaro | 94 (2021) |
Denseco | 23,33 loĝ./km² |
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno |
Unua skribmencio | 1318 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 386 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Sudoměř (Čejetice) | |
Retpaĝo: www.obec-cejetice.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Sudoměř (trajna haltejo Sudoměř u Písku) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Čejetice en distrikto Strakonice. Ĝi troviĝas proksimume 10 km oriente de urbo Strakonice. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 42 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 94 loĝantoj.
Sudoměř situas en katastra teritorio Sudoměř u Čejetic kun areo 4,03 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1318.
Batalo ĉe Sudoměř
Proksime de Sudoměř, ĉe fiŝlago nomata Škaredý, la 25-an de marto 1420 okazis batalo ĉe Sudoměř. Estis ĉi tie soldataro de Jan Žižka el Trocnov, kiu onidire havis sole 400 viroj kaj virinoj kontraŭ dumila kruckavalira superforto. La reĝa soldataro persekutis husanojn, kiuj haltis sur digo inter enlasita kaj ellasita fiŝlagoj. La rega soldataro komencis proksimiĝis al ili tra la ellasita fiŝlago, sed ĉar la soldatoj estis vestitaj en pezan kirasaĵon kaj havis pezajn armilojn, ili komencis enprofundiĝi en marĉon. Poste jam sufiĉis, por ke la husanoj, kiuj estis malpezaj kaj ne trafaliĝis, mortigu la soldatojn per siaj armiloj. Memorindaĵo de tiu ĉi batalo estas 16 metroj alta monumento de Jan Žižka konstruita el ŝtonaj kvadroj sur la loko de la batalo, kiun kreis Emanuel Julian Kodet helpe de konstruisto František Kulíř en la jaro 1925.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 217 |
1880 | 222 |
1890 | 211 |
1900 | 226 |
1910 | 221 |
1921 | 208 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 206 |
1950 | 172 |
1961 | 148 |
1970 | 121 |
1980 | 107 |
1991 | 85 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 63 |
2011 | 74 |
2021 | 94 |
Memorindaĵoj
- restaĵoj de burgejo Sudoměř
Pluaj fotoj
- Bieneto n-ro 3 en vilaĝplaco
- Kapeleto
- Domo apud vilaĝplaco
- Niĉa kapeleto malantaŭ la vilaĝo
- Vilaĝplaco
- Fervoja haltejo
|