Sudgeorgia tufkormorano, ĉe Golfo Cooper, Sudgeorgio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax atriceps georgianus (Lönnberg, 1906) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Sudgeorgia tufkormorano (Phalacrocorax atriceps georgianus, Phalacrocorax georgianus aŭ Leucocarbo georgianus), konata ankaŭ kiel Sudgeorgia tufkormorano, estas mara birdospecio (aŭ subspecio) de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ĝi estas indiĝena de Suda Georgio kaj de kelkaj aliaj ĉeantarktaj insuloj de Suda Atlantika Oceano.
Taksonomio kaj distribuado
La Sudgeorgia tufkormorano estas unu el la bluokulaj tufkormoranoj, foje lokitaj en la genron Leucocarbo, kaj subspecio de la Imperia tufkormorano. Ĝi estas ofte traktata kiel plena specio. Ĝi estas ankaŭ foje konsiderata limigita al rokoj de Suda Georgio kaj Aurora dum la populacioj de Sud-Sandviĉinsuloj kaj de Sudaj Orkadoj apartenus al la Antarkta tufkormorano (P. atriceps bransfieldensis).[1]
Aspekto
Temas pri kormorano kun nigrecaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj. La piedoj estas rozkoloraj.
Referencoj
- ↑ South Georgia Shag (Phalacrocorax georgianus). Internet Bird Collection (HBW 1, p. 350). Lynx Editions. Alirita 2012-10-11.
|