Regna govio Sudetio | |||
ĉeĥe Říšská župa Sudety, germane Reichsgau Sudetenland | |||
Administra unuo de Nazia Germanio | |||
Sudetgermanoj bonvenigas soldatojn de nazia Germanio en Žatec (Por dokumentaj celoj germana Federacia arkivo lasis devenajn priskribojn de bildoj, kuj povas esti eraraj, neobjektivaj, arĥaikaj aŭ politike ekstremaj.) | |||
|
|||
Oficiala nomo: Reichsgau Sudetenland | |||
Mallongigite: Sudetská župa, Sudetengau | |||
Regiono | Sudetio | ||
---|---|---|---|
Parto de | Nazia Germanio | ||
Ĉefurbo | Reichenberg (Liberec) | ||
Situo | Liberec | ||
- alteco | 374 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 00″ N 15° 04′ 00″ O / 50.71667 °N, 15.06667 °O (mapo) | ||
Estiĝo | 1938 | ||
Goviestro | Konrad Henlein | ||
Naciecoj | sudetgermanoj, ĉeĥoj | ||
Lingvoj | la germana, la ĉeĥa | ||
Situo de Liberec enkadre de Ĉeĥio
| |||
Mapo de Regna govio Sudetio kun registaraj rondoj kaj distriktoj
| |||
Administra divido de Nazia Germanio en 1944
| |||
Vikimedia Komunejo: Reichsgau Sudetenland | |||
Regna govio Sudetio (germane Reichsgau Sudetenland, ĉeĥe Říšská župa Sudety), mallongigite Sudeta govio (Sudetengau), estis administra unuo (govio) kreita la 15-an de aprilo 1939[1] en limregionaj teritorioj de la okcidentaj, la nordokcidentaj, la nordaj kaj la nordorientaj Bohemio, la norda Moravio kaj partoj de Ĉeĥa Silezio, loĝataj grandparte de germanlingvanoj, en 1918 aldonataj al la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio kaj en oktobro 1938 okupitaj surbaze de Munkena interkonsento fare de soldataroj de la naziisma Tria regno. La resto de Sudetio la 15-an de aprilo 1939 estis enmembrigita al Prusia Silezio (Hluĉinio), al Bavario (nordokcidento de Šumava) kaj al regnaj govioj Supradanubia (sudoriento de Šumava, regiono de Český Krumlov kaj regiono de Kaplice) kaj Malsupradanubia govio (sudoriento de Bohemio kaj sudo de Moravio). Metropolo de la regiono estis Liberec (Reichenberg). Ĉiuj loĝantoj vivantaj en la Sudeta regiono ricevis ŝtatanecon de la Germana regno.
Ĉeĥoj vivantaj en la sudeta regiono estis diskriminitaj en la profesioj kaj en lernejoj. Plimulto de la sudetgermana loĝantaro subtenis la nazian reĝimon. La ĉeĥa loĝantaro vidis en sudetaj germanoj siajn ĉefajn malamikojn.
Administra membrigo
Regna ĵupo Sudetio (Reichsgau Sudetenland) administre membriĝis en tri registarajn partojn (Regierungsbezirk):
- Registara parto Cheb (Regierungsbezirk Eger)
- Registara parto Ústí nad Labem (Regierungsbezirk Aussig)
- Registara parto Opava (Regierungsbezirk Troppau)
La registaraj partoj (aŭ "registaraj distriktoj", laŭ nuna e-lingva termino pri administra divido de Germanio distriktaroj) konsistis el unuopaj distriktoj - aŭ urbaj distriktoj (Stadtkreis) aŭ kamparaj, ne-urbaj distriktoj (Landkreis).
Sudeta regiono
Registara parto Ústí nad Labem
Urbaj distriktoj
- Aussig (nun Ústí nad Labem)
- Reichenberg (nun Liberec)
Kamparanaj distriktoj
- Aussig (nun Ústí nad Labem)
- Bilin (nun Bílina)
- Böhmisch Leipa (nun Česká Lípa)
- Braunau (nun Broumov)
- Brüx (nun Most)
- Dauba (nun Dubá)
- Deutsch Gabel (nun Jablonné v Podještědí)
- Dux (nun Duchcov)
- Friedland (Isergebirge) (nun Frýdlant)
- Gablonz an der Neiße (nun Jablonec nad Nisou)
- Hohenelbe (nun Vrchlabí)
- Komotau (nun Chomutov)
- Leitmeritz (nun Litoměřice)
- Reichenberg (nun Liberec)
- Rumburg (nun Rumburk)
- Schluckenau (nun Šluknov)
- Teplitz-Schönau (nun Teplice)
- Tetschen-Bodenbach (nun Děčín)
- Trautenau (nun Trutnov)
- Warnsdorf (nun Varnsdorf)
Registara parto Cheb (sidejo en Karlovy Vary)
Urbaj distriktoj
Kamparanaj distriktoj
- Asch (nun Aš)
- Bischofteinitz (nun Horšovský Týn)
- Eger (nun Cheb)
- Elbogen (nun Loket)
- Falkenau an der Eger (nun Sokolov)
- Graslitz (nun Kraslice)
- Kaaden (nun Kadaň)
- Karlsbad (nun Karlovy Vary)
- Luditz (nun Žlutice)
- Marienbad (nun Mariánské Lázně)
- Mies (nun Stříbro)
- Neudek (nun Nejdek)
- Podersam (nun Podbořany)
- Preßnitz (nun Přísečnice)
- Saaz (nun Žatec)
- Sankt Joachimsthal (nun Jáchymov, sidejo: Karlovy Vary)
- Tachau (nun Tachov)
- Tepl (nun Teplá)
Registara parto Opava
Urba distrikto
- Troppau (nun Opava)
Kamparanaj distriktoj
- Bärn (nun Moravský Beroun)
- Freiwaldau (nun Jeseník)
- Freudenthal (nun Bruntál)
- Grulich (nun Králíky)
- Hohenstadt (nun Zábřeh na Moravě)
- Jägerndorf (nun Krnov)
- Landskron (nun Lanškroun)
- Mährisch Schönberg (nun Šumperk)
- Mährisch Trübau (nun Moravská Třebová)
- Neu Titschein (nun Nový Jičín)
- Römerstadt (nun Rýmařov)
- Sternberg (nun Šternberk)
- Troppau (nun Opava)
- Wagstadt (nun Bílovec)
- Zwittau (nun Svitavy)
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-15. Alirita 2009-09-24.