Sudana pundo | |
---|---|
valuto • pundo | |
Ŝtato: | Sudano |
Subdivido: | 100 kiruŝ (قروش) |
Kodo laŭ ISO 4217: | SDG |
Mallongigo: | |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 2,37500SDG 1 eŭro = 3,35599 SDG (la 3-an de novembro 2010) |
La sudana pundo - arabe جنيه سوداني, latinliterigite ĝunaih - ekde la 10-a de januaro 2007 estas la nacia valuto de Sudano, sekvante la antaŭan sudanan dinaron - ĝis la 1-a de julio 2007 ambaŭ valutoj validis paralele, ekde tiam la sudana pundo estas la sola oficiala valuto. Unu pundo estas dividita je cent kiruŝ (قروش, singularo قرش, kirŝ, angle kaj france "piastre", tial paralele al la centono de la siria pundo en Esperanto nomebla piastro). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SDG.
Eksteraj ligiloj
- retejo de la centra banko de Sudano Arkivigite je 2017-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.