{{Taksonomio |nomo = Sudafrika flavbrida vanelo |koloro = pink |dosiero=African wattled lapwing (Vanellus senegallus senegallus).jpg |dosiero2 = Wattled Plover Mara edit3.jpg |regno = Animaloj Animalia |regno aŭtoritato = |regno2 = animalo |filumo = Ĥorduloj Chordata |filumo aŭtoritato = |klaso = Birda klaso Aves |klaso aŭtoritato = |ordo = Ĥaradrioformaj Charadriiformes |ordo aŭtoritato = |familio = Ĥaradriedoj Charadriidae |familio aŭtoritato = |genro = [[Vanellus]] 'Vanellus' |genro aŭtoritato = |specio = Sudafrika flavbrida vanelo 'Vanellus senegallus' |specio aŭtoritato = Linnaeus 1766 | dosiero larĝo=300px | dosiero2 larĝo=300px |mapo de vivoteritorioj = |mapo de vivoteritorioj larĝo = 300px |priskribo de mapo de vivoteritorioj = }}
La Sudafrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio ĥaradriedoj.
Disvastiĝo
Ĝi estas loĝanta bredanto en plej granda parto de sub-Sahara Afriko escepte la pluvajn arbarojn, kvankam la specio moviĝas iomete laŭ sezonoj. Estas tri subspecioj, nome Vanellus senegallus senegallus, Vanellus senegallus major kaj Vanellus senegallus lateralis; tiu lasta troviĝas en Sudafriko, Namibio, Kenjo, Kongo kaj Ugando.
Aspekto
Ili estas facile videblaj kaj rekoneblaj birdoj. Ili estas grandaj birdoj (34 cm longaj) preskaŭ tute brunaj, krom koloraj partoj en kapo, nome nigraj gorĝoj kaj krono, blanka frunto, flavaj grandaj vizaĝaj bridoj, okulringo kaj beko -kun nigra pinto- kaj ruĝaj lobuloj inter beko kaj frunta marko. Krome la kolo estas striita blankonigre. La vosto estas blanka kun nigra pinto kaj la kruroj estas flavaj.
Dumfluge la supraj flugiloj havas nigran kaj brunan partojn separitajn de blanka strio. La subaj flugiloj estas blankaj kun nigraj pintoj.
Kutimoj
Tiu specio estas komuna reproduktanto en humidaj malaltaj medioj, ĉefe herbejoj. Ili ofte manĝas en pli sekaj manĝejoj, kiel golfejoj, manĝoplukante insektojn kaj aliajn senvertebrulojn el la grundo. La ino demetas tri aŭ kvar ovojn en surplanka skraponesto. Ili loĝas laŭ paroj aŭ etaj grupoj.
La Sudafrika flavbrida vanelo havas laŭtan pip-pip pepadon.
La Sudafrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, estas unu el la birdoj protektitaj de internaciaj traktatoj.
Referenco
- BirdLife International (2004). Vanellus senegallus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
Shorebirds by Hayman, Marchant and Prater ISBN 0-395-60237-8