Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Goura scheepmakeri (Finsch, 1876) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La suda kronokolombo, Goura scheepmakeri estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema kolombo kiuj loĝas en la malaltaj sudaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 75cm longa, blugriza kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kaj ruĝa irizo, krom malhelgrenata aŭ ruĝbruna brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Estas du subspecioj de Suda kronokolombo, diferencaj pro la koloro de la ŝultro kaj de la ventro. Goura scheepmakeri sclateri de sudokcidenta Nov-Gvineo kun grenatkoloraj ŝultroj kaj blugriza ventro, kaj la nomiga raso Goura scheepmakeri scheepmakeri de sudorienta Nov-Gvineo kun blugrizaj ŝultroj kaj grenata sube.
Tiu specio estis unue malkaŝita al la scienco de Otto Finsch kiu trovis vivan birdon ricevitan de la liveristo C. Scheepmaker en la Bestoĝardeno de Amsterdamo kaj nomigis ĝin pro li.
Ĉar ĝi estas maltimida kaj estis troĉasita pro siaj viando kaj plumoj, la Suda kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacatj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico 2 de CITES.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Goura scheepmakeri. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 Majo 2006. vundebla
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
- Ruĝa Datumlibro Arkivigite je 2006-10-13 per la retarkivo Wayback Machine