Suda formikulo
Suda formikulo, ino | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Myrmecocichla formicivora (Vieillot, 1818) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Suda formikulo (Myrmecocichla formicivora) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie Myrmecocichla estas latinigita vorto el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas kune formikomanĝanto (mirmeks) kaj (ciklos). Ĉe tiu specio la specifa parto de tiu scienca nomo estas ripeta, ĉar temas pri la sama signifo el la latinaj vortoj formicivora, el formiko kaj vori.
Ĝi estas nigreca birdo, iom pli hela ĉe vizaĝo kaj brusto kaj kiu montras etan blankan makulon en ŝultro.
Ĝi troviĝas en Bocvano, Lesoto, Namibio, Sudafriko, Svazilando kaj Zimbabvo, do sufiĉe tre sudafrika distribuado kompare kun aliaj specioj de la genro kiu atingas Saharon, kaj de tie la nomo de la specio. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika seka arbustejo kaj herbejo de malaltaj teroj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Myrmecocichla formicivora. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.