Suceava
Urbo
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio urbego universitata urbo
Lando  Rumanio
Distrikto Suceava
Alinome Szucsáva (hungare)
Sotschen [SOĉn] (germane)
שאָץ [ŝac] (hebree)
Situo 47° 39′ N, 26° 15′ O (mapo)47.65138888888926.255555555556Koordinatoj: 47° 39′ N, 26° 15′ O (mapo)
Suceava (Rumanio)
Suceava (Rumanio)
DMS
Alto super maro 325 m
Poŝtkodo 720224
Loĝantaro 84 322 (en 2021)
Kodo laŭ SIRUTA 146263
View on Suceava (Romania) from Fortess.jpg
Fotokummetaĵo

Suceava [suĉava] (hungare: Szucsáva; pole: Suczawa; germane: Sotschen [SOĉn], hebree שאָץ [ŝac] kiel la germana kaj jida vorto por "trezoro") estas urbo en nord-orienta Rumanio, ne malproksime de la ukraina landlimo. Ĝi estas la ĉefurbo de distrikto Suceava. Ĝi situas ĉe la samnoma rivero, 439 kilometrojn nord-oriente de București. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 84 322 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 622 loĝantoj/km².

Iom pri la urbo

Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ), grava centro de historie riĉa regiono. La rumana urbo Suceava situas en Karpatoj proksime al limo kun Ukrainio. En la urbo disvolviĝas celuloza–ligna industrio, ekzistas ankaŭ granda fervoja nodo. En la urbo loĝas multnombra pol-devena aro de elmigrintoj nomataj: „Polonia”. Historie ĝi estis ankaŭ hejmo de grandaj grupoj de hungarlingvaj, germanlingvaj kaj judaj urbanoj.

La 12-an de septembro de la jaro 2002 en Urba Muzeo, ĉe sonoj de la Eŭropa himno okazis celebrado pro subskribi Partnerecan Kontrakton inter Suceava kaj ĝia pola partnerurbo Sosnowiec. En la solenaĵo partoprenis delegacioj de ambaŭ urboj kun la Urbestro de Sosnowiec Kazimierz Górski kaj kun Vic-urbestro de Suceava Corneliu Vornicu ĉefrunte. La kontrakto pri partnereco premisas larĝan kunlaboron ne nur en la ekonomia kampo, sed ankaŭ en kultura, eduka kaj sporta. La urbanoj, konsciaj pri la fakto, ke Sosnowiec en la lasta jardeko de la 20-a jarcento ekstreme ŝanĝis sian ekonomian aspekton, intencas utiligi sosnowiec’ajn spertojn en restrukturado de propra industrio. Al la partneroj en Sosnowiec estas tre valoraj la spertoj de Suceava profiti de EU-monhelpo kaj la evoluigado de internacia kunlaboro.

Situo: nordorienta parto de Rumanio en distrikto Suceava (pole: Bukowina, ĉe limo kun Ukrainio).

  • Ekonomia fokuso: industrio celuloza–ligna
  • Turismaj allogaĵoj: Fortreso Cetatea de Scaun, Historia Muzeo, larĝaj ripozterenoj (lagoj, arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj)

Esperanto-movado

Nicolae Macovei estas delegito de UEA en Brodina de Sus.

Esperantistoj

  • Ionel Bodale

Ĝemelaj urboj

La urbo Suceava estas ĝemelurbo de:

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.