Subud estas internacia spiriteca asocio, kiu ekestis en Indonezio dum la 1920-aj jaroj kiel movado fondita fare de Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo. La Subud-organizaĵo ekzistas por interkonekti homojn praktikantaj la "spiritan trejnadon" konatan kiel Latihano, kiu laŭ Muhammad Subuh estu rekta vojo ricevi gvidon de la "forto de dio" aŭ "la granda forto de vivo".
La Subud-movado ne rigardas sin religio kaj estas malferma al ĉiu homo pli ol 17-jara. Membroj laŭ propra volo povas aŭ ne povas havi ligon al religio.
La movado estis enkondukita al la okcidento - unue al Britio, de tie al la resto de Eŭropo kaj Norda Ameriko - ekde la la jaro 1954 helpe de interalie Husein Rofé kaj John Bennett. Muhammad Subuh vidis la nunan epokon kiel "epoko de realeco", epoko en kiu necesas pruvoj ĉar la homoj ne plu kredas simplajn asertojn. Subud tamen laŭ li ne estas nova instruo aŭ religio, sed la Latihano estas la "pruvo" pri kiu la homoj serĉas, pruvo pri kio estas skribita en la grandaj religioj kaj pri kio li mem instruis. Dum 1957 li faris prelegan vojaĝon tra multaj landoj kaj disvastigis la Subud-idearon praktike tra la tuta mondo. Nun ekzistas aktivaj grupoj en pli ol 70 ŝtatoj de la mondo. Estas estimate ke nuntempe la asocio havas tutmonde proksimume 10.000 membrojn..[1]
La "spirita trejnado" (Latihano)
La centra praktiko de Subud estas la latihan kejiwaan (indonezie, laŭlitere "spirita trejnado"[2]) aŭ simple "Latihano". Ĝenerale, dufoje ĉiusemajne Subud-membroj iras al siaj lokaj centroj por partopreni en grupa Latihano. Viroj kaj virinoj praktikas la latihanon en malsamaj salonoj.
La evento okazas en spaca kaj nemeplita salono. Post periodo de paca kunsidado, la grupo de ĉeestantaj Subud-membroj tipe demandiĝas fare de "helpanto" stariĝi kaj senstreĉiĝi. La helpanto tiam anoncas la komencon de la Latihano.
En la sprita trejnado, la Subud-membroj estas konsilataj ne antaŭatendi ion specifan aŭ fari ion ajn krom "kio kreiĝas de interne". Estas konsilate ne fokusiĝi pri iu ideo aŭ reciti iun mantron, ne miksi iujn aliajn aktivecojn kiel meditado aŭ prenado de drogoj, sed simple esti preta akcepti la "volon de dio". Estas konsilate ne atenti la aliajn en la salono, ĉiu praktikas sian propran Latihanon. Dum la spirita trejnado, povas esti ke la praktikantoj senintence moviĝas, faras sonojn, iras, dancas, saltas, ridas, ploras aŭ preĝas. La sperto tre varias laŭ la individuo.
Multaj Subud-membroj kredas ke tiu sperto, kiu venas de interne de ĉiu praktikanto de la Latihano, se la persono kapablas ricevi ĝin, provizas ĝin per io momente bezonata en la persona vivo. Komence, por iuj, la Latihano povas ŝajni kvazaŭ "purigo" kiu kreas spacon por pli profunda ricevo. Laŭ multaj praktikintoj ĝi "pluefikas" longe post la trejnado. Pere de regula praktikado de la propra Latihano, homo povas sperti personan ŝanĝon kaj pluevoluon en variaj aspektoj de la ĉiutaga vivo.
Kvankam la latihano povas esti praktikata individue hejme, Subud-membroj estas kuraĝigitaj praktiki ĝin grupe, se eble. Multaj membroj spertis ke plej bonas komence praktiki ĝin dufoje ĉiusemajne. Poste, kiam oni mem povas fidinde mem trovi la momenton por fini la spiritan trejnadon, eblas aldoni trian ĉiusemajnan sesion hejme.
Rilatoj al Esperanto
Konatas almenaŭ unu aktiva Subud-membro, kiu ankaŭ parolas Esperanton: Rainer Gilhofer aparte kiel junulo dum la 1990-aj jaroj aktive subtenis la lokan Esperanto-movadon de la urbo Bonno en okcidenta Germanio - kune kun interalie Klaus Dahmann, Horst Gruner, Remi Rudaitytė kaj Thomas Pusch.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Hunt, Stephen J. (2003). "Alternativaj religioj: sociologia enkonduko" (Alternative Religions: A Sociological Introduction, angle). Aldershot, Hampshire: eldonejo Ashgate. ISBN 0754634108, paĝo 122
- ↑ Chryssides, George D. (1999). "Esplorante novajn religiojn" (Exploring New Religions, angle). Londono kaj Nov-Jorko: eldonejo Continuum. ISBN 0826459595, paĝo 261