Subterejo de Znojmo

Subterejo en la sudmoravia urbo Znojmo apartenas al la plej ampleksaj kaj al la plej gravaj urbaj labirintoj de mezepokaj kaj novepokaj keloj kaj koridoroj, al unikaj memorindaĵoj de la tuta Mezeŭropo. Ĝi situas ne nur sub la tuta mezepoka parto de la urbo kun areo 35 – 40 hektaroj, sed kelkaj el ties supozataj 30 km da koridoroj kondukas malproksimen malantaŭ la urbon.

Historio

Historiistoj supozas, ke minado la rokkeloj komenciĝis en la 14-a kaj la 15-a jarcentŝanĝo. La lasta profundigado de kelkaj sektoroj por ekonomiaj celoj okazis ankoraŭ ĝis la 19-a jarcento.

Ankoraŭ sub nivelo de la keloj de burĝaj domoj, en profundeco de 3 ĝis 11 m sub la supraĵo, diversloke ĝis en kvar etaĝoj super si, estas eksterordinare implikita kaj netrarigardebla, absolute neregula labirinto de ĉambregoj kaj koridoroj, hakitaj en pli-malpli eroziiĝintaj granitoj de dyja granita kaj granodiorita masivo. La rokspacoj estis origine ekonomia fono de la burĝaj domoj, destinitaj al deponado de produktoj de tiu ĉi eksterordinare riĉa regiono (ne mankis inter ili granda kvanto de vino kaj biero). Sed ĉar Znojmo estis ankaŭ reĝa limfortreso, estis bezonate havi sekurajn spacojn ankaŭ por pli grandaj rezervoj „por malfavora tempo“, estis necese ankaŭ strategie kunigi la unuopajn kelojn, alkonduki en ilin trinkakvon kaj male superfluan forfalaĵakvon fidinde forkonduki. Tiel iel eblas nuntempe klarigi al si sencon de la dume pruvitaj 12 kilometroj sub la urbo.

Subterejo de Znojmo

La subterejon konstruis evidente faris tiamaj majstroj de sia metio – ministoj el urbo Jihlava, kiuj ankaŭ „postlasis“ en unu el koridoroj sian emblemon – krucigitan hakileton kaj martelon. Tiel primitive ankaŭ estis la spacoj konstruataj – per hakiletoj, pioĉetoj kaj ŝoveliloj, al transporto servis ĉarumoj kaj vinĉoj. Pli malmolajn situojn de mineraloj la ministoj difektigis per fajro – per peĉumita ligno ili varmigis rokon verŝante ĝin per akvo, por ke ĝi krevu (pulvo, la invento de ĉinoj, tiutempe ankoraŭ ne estis konata en Eŭropo). Oni taksas, ke per tiu ĉi maniero ili sinsekve elhakis proksimume 50 – 55 mil da m3 de la roko.

Sub la tero estas profundigita ankaŭ vico da putoj, kunigitaj per inĝenia akva galerio – la tn. jezuita akvokondukilo. Tiel la urbo estis provizata fidinde eĉ en la malbonaj tempoperiodoj. Dum malamika sieĝado en la keloj eblis ankaŭ kuiri kaj hejti, ĉar esti konstruitaj specialaj fumkondukiloj al kamentuboj en la domoj. Parto de la subterejo servis ankaŭ por juĝceloj - atestas pri tio dunava salonego sub la eksa urbodomo, servinta kiel torturejo.

Eble pro kaŭzoj de sekretigo konserviĝis nenia historia plano de la subtera labirinto en Znojmo. Kaj do, kiel la subterejo fariĝis sensignifa, la spacoj estis iom post iom fermataj kaj superŝutataj, plej multe dum ordigado de ruinoj el bombardado post la dua mondmilito. Tial ne estas do mirinde, kiam difektita deakvigaĵo komencis en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento kaŭzi akcidentojn de konstruaĵoj kaj komunikiloj. Tial en la jaroj 19631965 komenciĝis sistema esploro kaj ampleksa reguligo de tiu ĉi unika subtera laboraĵo, kies parto estas alirebligita por publiko.

Ankaŭ sub la burgo kaj la romanika rotondo en Znojmo, situantaj okcidente de la mezepoka centro de la urbo, estis en rokmasivo malkovritaj subteraj koridoroj kaj ĉambregoj. Evidente ili estis kunigitaj eĉ kun la urba labirinto, sed profundaj fundamentoj de bierfarejo kaj ties keloj el la 19-a jarcento verŝajne definitive malebligis verkontroli tiun ĉi logikan hipotezon.

Nuntempo

La subterejo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro kaj ofertas 800 metrojn longan vizitvojon tra la labirinto de ĉambregoj, kameroj kaj koridoroj de la plej diversaj formoj kaj dimensioj, kunigitaj reciproke per trairejoj, ŝtuparejoj, rokfenestroj kaj fumtuboj. Ili situas sub la historia centro de la urbo kaj kreas ilin plejparte romantikaj volbigitaj spacoj hakitaj en granitoj.

15.3.2009 estis malfermita nova subtera ekspozicio, en kiu oni povas vidi fabelfigurojn, alkemian laboratorion, vivigitajn rokojn kaj prezentojn de ĉeloj por malliberuloj.

Eksteraj ligiloj

Adreso kaj situo surmape

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.