Substrato havas diversajn signifojn.

En la geosciencoj substrato (latina: bazo) estas la origina materialo por la grundformiĝo, ekzemple la origina ŝtonaĵo ĉe certa kreskejo.

En hortikulturo la esprimo substrato signifas ĉiuspeca nuraĵbazo , inkluzive la autoktona tergrundo, kiu estas karakterizita per la diversaj grundotipoj.

Samtempe la grundo ankaŭ estas substrato (ekologio) en la senco de materialo sur kiu organismoj vivas. En biokemio substato(biokemio) estas kemia kombinaĵo el diversaj biomolekuloj kaj mikroorganismoj.

Pri la aliaj signifoj de substrato vidu substrato

Substratoj en Hortikulturo

Subratoj konsistas el diversaj teraĵoj plus diversaj aldonaj ŝtofoj. Ekzisatas ankaŭ senteraj substratoj.

En la subĉiela kultivado de arbokultivejo, fruktkultivado kaj surkampa legomkultivado la plantoj prcipe estas kultivataj en la autoktona grundo; en plantdomo ka plantoj kreskas plej ofte en substratoj, kiuj pli aŭ malpli ne havas kontakton al la tero. Tiu estas la sekvo el la intensa utiligado en plantdomoj. Krome ofte okzas salakumulado en ls plej supra tavolo de la grundo kaŭzata de altnivela sterkado kaj arida klimatkondiĉoj. Ankaŭ fermitaj kulturmanieroj pro la terakva protekto devigas la hortikulturistoj uzi substratojn.

Tipoj de teraĵoj kaj substratoj

Teraĵo

Tiaj substratoj ankoraŭ enhavas kiel ĉefa komponaĵo tero el la agro aŭ de kompoŝto Helpsubstancoj estas torfo, plej ofte blanktorfo kaj sablo por altigi la aerkapaciton de la teraĵo. Aldoniĝas kalko kaj sterkaĵoj. Torfo altigas la akvokapaciton de la substrato kaj reduktas la pH-valoron.

Normigitaj Kultursubstratoj

mineralsterkaĵo (mg/l)
baza materialo kalko N P2O5 K2O
torfa kultursubstrato
TKS 1 por elsemado kaj piklado 100 % blanktorfo 6 kg kalcikarbonato
pH 5,0-6,0
140 120 220
TKS 2 por enpotigado 100 % blanktorfo 6 kg Kalcikarbonato
pH 5,0-6,0
430 240 530
“Potgrond“ por terbloketoj 60–70 % nigra torfo, 30–40 % planktorfo, 40–70 l/m3 sablo 7 kg dolomita kalko/m3
pH 5,5-6,0
160–220 190–270 220–310
torfo-argilo mikso aŭ „Einheitserden nach Fruhstorfer
Tipo 0 po mem sterki 20–40 % argilo + 60–80 % blanktorfo (eventuale ĝis 50 % nigra torfo) pH 5,5–6,5 ankaŭ sen kalko < 50 < 30 < 60
Tipo P por elsemado kaj piklado pH 5,5–6,5 150–200 100–200 100–300
Tipo T por enpotigado pH 5,5–6,5 250–400 200–400 200–500
arbŝela kultursubstrato
RKS 0 30–60 % arbŝela humo + blanktorfo, nigra torfo, argilo 2–4 kg Kalcikarbonato/m3
pH 5,5–7,0
30–100 < 200 < 200
RKS 1 100–250 150–300 200–500
RKS 2 250–450 200–400 300–600

[1]

Industrie faritaj terraĵoj, substratoj kaj aldonaĵoj

La supre mencitaj torf-argilo-miksaĵoj kaj torfkultursubstrato estas industriskale produktitaj substratoj. Ili estas normigitaj, sen damagorganismoj kaj malsanoj kaj ĉiam kun la sama pH-valoro kaj sterkaĵoj. Kompare kun teraĵoj, kiuj estas memfaritaj, la substratoj kun torfa aŭ arbŝela bazo estas pli malpezaj.

aldonaĵoj

  • ŝvelargilo, aldonaĵo kun malgranda pezo au uzata kiel sola substrato por hidrokulturoj;
  • Perlito, Vermikulito estas mineralaj materialoj por aldoni kaj plibonigi la aerumadon de la substrato;
  • plastoj kiel Styromull (flokenoj el Polistirolo estas aldonaĵoj por plibonigi la aerumado
  • pliaj organikaj aldonaĵoj plej ofte estas rubaĵoj el aliaj produktadoj, ekzemple rizglumoj, lignofibroj, kokosfibroj kaj arbŝelo ktp..
  • ŝtonlano el vermegigitaj ŝtonaĵoj estas uzata en legomkultivado kaj ornamplantkultivado kiel sbstrato aŭ aldoncĵo;

Vidu ankaŭ

  • potgrundo
  • torfo
  • sensubstrata kultivado

Fontoj

  • Bernhard Berg: Grundwissen des Gärtners. eldonejo Ulmer, Stuttgart, 1976, ISBN 3-8001-1120-9 paĝoj 198–206
  1. Jansen, Heinz: Gärtnerischer Pflanzenbau: Grundlagen des Anbaues unter Glas und Kunststoffen.Eldonejo Ulmer, Stuttgart, 1998. ISBN 978-3-8252-1278-0 , paĝoj 320

Eksteraj ligiloj

  • Institut für Bodenkunde
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.