Vortospecoj

Substantivo estas parolparto tre komuna en lingvo. En Esperanto, ili finiĝas per “‑o”, “‑on”, “‑oj”, aŭ “‑ojn” (do nomataj O-vorto ). Pro tio, ili nomiĝas ankaŭ “o‑vortoj”[1], sed tiu termino validas nur por substantivoj en Esperanto.

La substantivoj ne fleksias laŭ nombro kaj kazo en ĉiuj lingvoj; en kelkaj ili fleksias ankaŭ aŭ anstataŭe laŭ aliaj kategorioj, ekzemple difiniteco, kaj en aliaj lingvoj ili tute ne fleksias, kiel en la japana.

Certaj konsideras pronomojn kiel subaron de substantivoj.

Klasifiko de substantivoj

En iuj lingvoj, seksoj estas atribuitaj al substantivoj, kiel viraj, inaj kaj neŭtraj. Alie, substantivojn oni povas dividi plurmaniere:

Propraj nomoj kaj komunaj substantivoj

Propraj nomoj
Nomoj de specifaj, unuopaj uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; Johano, Britio, Volapuko, ktp.
Komunaj substantivoj
Nomoj de kategorioj de uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; virino, valo, varo, virto, ktp.

Nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj

Nombreblaj
Tiuj, kiuj povas akcepti la finaĵon -j kaj adjektivojn kiel "pluralo" (multe-nombro): ekz. "homoj", "hundoj", "ideoj"
Nenombreblaj
Tiuj, kiuj ordinare ne akceptas la finaĵon -j; por multeco oni uzas ekz. "iom da" aŭ "multe da": ekz. "akvo", "rizo"
Listo
Jen estas malgranda listo por kompari la nombrojn de substantivoj de kelkaj lingvoj.
singulara plurala
  • (an)hair
  • (ge)Haar
haroj/hararo
  • (fr)cheveux
  • (ru)волосы
  • (fr)forêt
  • (ge)Wald
  • (ru)лес
arbaro

(an)woods

  • (ge)Sonnenbrille
sunokulvitroj
  • (an)sunglasses
  • (fr)lunettes de soleil
  • (ru)со́лнечные очки́
tondilo
  • (ge)Schere
  • (an)scissors
  • (fr)ciseaux
  • (ru)но́жницы
pantalono
  • (fr)pantalon
  • (ge)Hose
  • (an)trousers
  • (ru)брюки
morbilo
  • (fr)rougeole
  • (ru)корь
  • (an)measles
  • (ge)Masern
cirkelo
  • (fr)compas
  • (ge)Zirkel
  • (ru)ци́ркуль
  • (an)compasses
mono
  • (an)money
  • (fr)argent
  • (ge)Geld
  • (ru)деньги
horloĝo
  • (an)clock
  • (fr)horloge
  • (ge)Uhr
  • (ru)часы́
Nederlando
  • (ge)Holland
  • (an)Netherlands
  • (fr)Pays-Bas
  • (ru)Нидерла́нды
Filipinoj
  • (an)Philippines
  • (fr)Philippines
  • (ge)Philippinen
  • (ru)Филиппи́ны

Kolektivaj substantivoj

Esperanto ofte uzas la kolektivan sufikson -ar por produkti grandan nombron da derivitaj vortoj.

Konkretaj kaj abstraktaj substantivoj

Konkretaj subtanticoj
Tiuj, kiuj estas fizike realaj kaj pri kiuj oni povas konscii per almenaŭ unu senso.
Abstraktaj substantivoj
Tiuj, kiuj estas abstraktaj ideoj. Plejofte kreitaj per la sufikso -ec: boneco.

Referencoj

  1. Wennergren, Bertilo (2016-05-26). Gramatika vortareto. PMEG. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2019-06-26. “O‑vorto: Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata ‘substantivo’”.

Vidu ankaŭ



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.