La subprefekto (franclingve sous-préfet) estas franca ŝtatoficisto, kiu reprezentas la ŝtatajn interesojn ĉe ĉiu franca arondismento. Li devas precipe kontroli la laŭleĝecon de la decidoj de la komunumoj en sia arondismento.
La subprefekto estas la subalterna delegito de la prefekto de sia departemento. Li estas ankaŭ helpita de la regiona prefekto de sia regiono.
La urbo kie loĝas la subprefekto estas la subprefektejo, ofte la plej granda urbo de la arondismento.
Ĉefaj taskoj
- La subprefekto reprezentas sian departementan prefekton, kaj pli ĝenerale la francan ŝtaton en la arondismento.
- Kune kun la prefekto, li devas garantii ordon kaj sekurecon en la arondismento.
- Li kontrolas la laŭleĝecon de la decidoj de la komunumoj (t.e de la municipaj konsilioj) en sia arondismento. Okazeble, li povas ankaŭ konsili ilin por eviti kontraŭleĝajn aktojn.
En gravaj departementoj, ekzistas ankaŭ kelkaj subprefektoj kiuj ne prigardas arondismenton sed prizorgas specialan temon (ekzemple la administrado de danĝeraj kvartaloj kun la sous-préfets à la ville), ĉiam kun la kontrolo de la prefekto.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.