Subanena lingvo | |
Subanen, Subanon, Subanun, Kalibugan, Kolibugan | |
lingva familio | |
---|---|
Granda Centra-Filipina lingvaro | |
Parolata en | okcidenta Mindanao (Filipinoj) |
Denaskaj parolantoj | nekonate (laŭ la retejo Ethnologue en 2013 ĉ. 400 000) |
Skribo | Latina skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Aŭstronezia
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | suba1253 |
Angla nomo | Subanon |
Franca nomo | langues subanon |
La subanena lingvo estas membro de la aŭstronezia lingvaro kaj unu el la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj. Ĝi parolatas en la okcidenta kaj norda parto de la insulo Mindanao, precipe en la provincoj de la Zamboanga Duoninsulo (do Zamboango Sibugaja, Norda kaj Suda) kaj en la provincoj Okcidenta kaj malpli amplekse Orienta Misamiso de Norda Mindanao. Plej multaj lingvistoj konsideras ĝin dialektaron kaj ne unuecan lingvon. Propraj nomoj de la lingvo estas Subanen, Subanon, Subanun, Kalibugan kaj Kolibugan, el kiuj la du lastaj variaĵoj uzatas fare de la minoritato de islamaj parolantoj de la lingvo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.