Sturmo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "ordinare amasa, impeta atako"[1] respektive "ago de tiuj, kiuj kurante aŭ alsaltante atakas"[2]. En multaj armeoj ekzistas apartaj taĉmentoj por sturmado, kies soldataj anoj sekve nomatas "sturmantoj". Temas pri origine armea nocio, kiu tamen transpreniĝis ankaŭ al aliaj kuntekstoj, aparte al la antaŭaj ludantoj en futbalo, kiuj nomatas aŭ - kompare kun la tiufunkciaj soldatoj - "sturmantoj" aŭ neologisme "avanuloj".

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. difino de Reta Vortaro
  2. adicio de difinoj "sturmo" kaj "sturmi" el PIV 1970, paĝo 1040


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.