La okcidentgermana studenta movado de la 1960-aj jaroj estis politika socikritika movado maldekstre orientita en la Federacia Respubliko Germanio kaj okcidenta Berlino. Ĝi ekis paralele kun aliaj studentaj protestoj okazantaj en Usono kaj okcidenta Eŭropo, kiuj resumiĝas kiel movado 68-uma.
Ĝi strebis al plena demokratiigo de la germanfederacia socio kiel kontribuo al la emancipo de ĉiuj homoj el kapitalisma ekspluatado, subpremado kaj fremdigo pere de kontraŭ-aŭtoritataj rimedoj. Ĝi rilatis al la novmarksismo de la Frankfurta skolo kaj al la Nova maldekstro kaj deviis de la politikaj konceptoj tradiciaj de la socialdemokratio kaj de la realsocialismo.
Precipaj partoceloj estis efektiva eksterparlamenta opozicio (APO) kontraŭ la granda registara koalicio en 1966, la batalo kontraŭ la germanaj esceptostataj leĝoj, kontraŭ la vjetnama milito, la influo de la eldonejo Axel Springer, la "malfaŝistigo" de la polico post la mortigo de la studento Benno Ohnesorg dum manifestacio, la 2-an de junio 1967, en okcidenta Berlino kaj profunda reformo de la altlerneja kaj kleriga sistemoj.
Pli foraj celoj estis la seksa memdifinado kaj la kontraŭ-aŭtoritata edukado. La studenta movado okcidentgermana klerigis pri la tempo de nacisocialismo pli forte ol en similaj movadoj en aliaj ŝtatoj kaj postulis kompletan sennaziigon de la germana socio kaj konsekvencan kontraŭ-faŝismon.
Ĝi maltrafis multajn el siaj proksimaj kaj foraj celoj, tamen atingis kelkajn socialajn reformojn kaj pli longdaŭran ŝanĝiĝon de kulturaj valoroj. Ĝi kontribuis al la venko de la socialliberala koalicio en 1969 kaj influis multajn novsocialajn movadojn.
Post la atenco kontraŭ Rudi Dutschke, la 11-an de aprilo 1968, komenciĝis ĝia disfalo. El ĝiaj disfalaĵoj leviĝis aŭtoritate-centrismaj K-grupoj (kadroj de komunistoj kaj maoistoj) kaj maldekstre terorismaj grupoj (Movado 2-a Junio, Ruĝarmea frakcio, RAF).
Tamen, ĝis hodiaŭ la opinioj diverĝas pri la graveco kaj influoj por la nuntempo de ĉi tiuj movadoj 68-umaj kaj ĝiaj aktivuloj.