Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Studenec |
Studenec estas monto proksimume kvar kilometroj nordoriente de la ĉeĥa urbo Česká Kamenice. Ĝi estas 736 metrojn alta kaj konsistas el olivena bazalto. Ekde la alteco de 560 m la monto estas naturprotekta regiono. Sur la nordorienta montodeklivo kreskas blankaflora safrano. Ankaŭ ĉamoj troveblas tie. Sur la montosupro staras panorama turo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.