StRIGo (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) - estis ĉefa aranĝo de Esperanto-klubo MASI. La renkontiĝo okazis ekde 1995 ĝis 2004. Ĉiu StRIGo havis sian temon, ĉirkaŭ kiu estis konstruita la programo.

La unua StRIGo (tiam Smolenska Trejna Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) okazis en Smolensko kiel iniciato de MASI kaj tiam aktive kunlaboranta kun ĝi Dmitrij Oŝĉepkov (kun lia edzino Marina). Ĉefa ideo estis, ke kunvenas homoj, kiuj instruas unu la alian pri tio, kion mem scias/scipovas. Tiam partoprenis ĉirkaŭ 40 esperantistoj.

Tio estis granda eksperimento. Ĝi estis novtipa E-aranĝo. Funkciis StRIGaj leĝoj: NEPRA PARTOPRENO (tra la tuta labortago en la programeroj), TAGORDO (matena vekiĝo ĝustatempa; nemalfruiĝo al la aranĝoj), LINGVA DISCIPLINO (sia por ĉiu lingva kategorio), ETIKO (la seka leĝo, neblasfemado kaj toleremo). Dum kelkaj jaroj dum la aranĝo okazadis seriozaj psikologiaj kaj team-konstruaj trejnadoj kun psikologo el Ivanovo (nun loĝanta en Moskvo) Sergeo Vasiljev.

Ĉefa motoro kaj ideologo de ĉiuj StRIGoj (samkiel de MASI entute) ĉiam estis Irina Gonĉarova, dank'al kiu la aranĝo furoris dum 10 jaroj da sia ekzisto.

Listo de StRIGoj

jarolokotemo
1995Smolensko(sen temo)
1996ĈeboksaroTeatro
1997JaroslavloĴurnalistiko
1998Puŝĉino (Moskva regiono)Viro kaj virino: du seksoj - du mondoj
1999KostromaPartnereco: de devoj al libereco
2000IvanovoKluba vivo: aliĝu kaj ekmiru
2001VladimirHomo kaj lingvoj: ajnaj, krom etnaj
2002Jelec (Lipecka regiono)La nigra kaj la blanka: kontrastoj kaj interdependeco
2003Bogorodick (Tula regiono)Pedagogiaj ludoj
2004Niĵnij NovgorodNirvano

Statistiko de StRIGo-10

Niĵnij Novgorod 04-08.11.2004

Eksteraj ligiloj

StRIGo-10

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.