Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Struto
Vira Masaj-struto (Struthio camelus massaicus)
Vira Masaj-struto
(Struthio camelus massaicus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Strutonedoj Struthionidae
Vigors, 1825
Genro: Struto Struthio
Specio: S. camelus
Struthio camelus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Hodiaŭa vivejo de strutoj
Hodiaŭa vivejo de strutoj
Hodiaŭa vivejo de strutoj
  • S. c. camelus Nordafrika struto
  • S. c. australis Sudafrika struto
  • S. c. massaicus Masai struto
  • S. c. syriacus Araba struto
Aliaj Vikimediaj projektoj

Struto (Struthio camelus) estas la plej granda kaj la plej peza birdospecio aktuale vivanta: la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg. Ĝi estas la ununura vivanta specio (aŭ du specioj depende de la fakulo) de la familio StrutonedojStrutedoj. Temas pri tre granda nefluga birdo, indiĝena de Afriko kaj pro ties grando kompreneble tia birdospecio ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras je 50 km/h dum preskaŭ unu horo, kun pintoj de ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Dumkure la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn. Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povu esti konsiderata plena specio separita el la Komuna struto, sed plej taksonomiistoj konsideras ĝin kiel subspecio.

La struto kunhavas la ordon Strutoformaj kun la kivioj, emuoj, reaoj, kaj kazuaroj. Ĝi estas distinga en sia aspekto, kun longaj kolo kaj kruroj, kaj povas kuri je ĝis 70 km/h,[1] plej rapida surtera rapido inter ĉiuj birdoj.[2] La struto estas la plej granda vivanta specio inter birdoj kaj demetas la plej grandajn ovojn el ĉiuj ajn vivantaj birdoj (nur formortintaj Elefantbirdoj de Madagaskaro kaj la Dinornitoj de Novzelando demetis pli grandajn ovojn).

La struta dieto konsistas ĉefe el planta materialo, kvankam ĝi manĝas ankaŭ senvertebrulojn. Ili vivas en nomadecaj grupoj de 5 al 50 birdoj. Kaze de minaco, la struto ĉu kuŝas tutebene kontraŭ la grundo, aŭ forkuras. Kaze de ĉirkaŭo, ĝi povas ataki per frapado per siaj fortegaj kruroj. Pariĝaj modeloj diferencas laŭ geografia regiono, sed teritoriaj maskloj luktas por haremo de du al sep inoj.

La struto estas bredata tra la tuta mondo, ĉefe por ties plumoj, kiuj estas tre ornamaj kaj uzataj ankaŭ kiel plumviŝilo. Ties haŭto estas uzata por ledaj produktoj kaj ankaŭ ties viando estas komercita.[1]

Aspekto

Masklo (maldekstre) kaj ino (dekstre).

Temas pri grandegaj birdoj kun longegaj kaj senplumaj kolo kaj kruroj. La piedoj estas terure fortegaj kaj ties krifoj iliaj ĉefaj armiloj kaj estas ĉirkaŭ 10 cm longaj. La ino estas de bruna plumaro kaj la masklo nigra kun blankaj finplumoj en la flugiloj, kiuj vere ne utilas por flugi, sed ja kiel ekvilibriloj, komunikiloj, ktp. La haŭto en la kruroj estas skvameca.

Strutoj kutime pezas 63 al 145 kg.[1][3] Strutoj de la orientafrika raso (S. c. massaicus) averaĝe pezas 115 kg ĉe maskloj kaj 100 kg ĉe inoj, dum la nomiga subspecio averaĝe estas 111 kg en sendepende de sekso plenkreskuloj.[1] Esceptaj maskloj (en la nomiga subspecio) povas pezi ĝis 156.8 kg.[1] Ĉe seksa matureco (2 al 4 jaroj), strutomaskloj povas esti el 2.1 al 2.8 m altaj, dum inoj gamas el 1.7 al 2 m altaj.[1] Strutidoj estas flavecbrunaj kun malhelbrunaj punktoj.[4] Dum la unua vivojaro, idoj kreskiĝas ĉirkaŭ 25 cm monate. Je unu jaro de aĝo, strutoj pezas ĉirkaŭ 45 kg. Ties vivodaŭro estas de ĝis 40 aŭ 45 jaroj.

La plumoj de masklaj plenkreskuloj estas ĉefe nigraj, kun blankaj unuarangaj kaj blanka vosto. Tamen la vosto de unu subspecio estas sablokolora. Inoj kaj junaj maskloj estas grizec-brunaj kaj blankaj. La kapo kaj kolo kaj de maskloj kaj de inoj estas preskaŭ senplumaj, kun fajna tavolo de lanugo.[3][4] La haŭto de la inaj kolo kaj femuroj estas rozgrizaj,[4] dum tiuj de la masklo estas bluec-grizaj, grizaj aŭ rozkolorecaj depende el la subspecio.

La longaj kolo kaj kruroj tenas sian kapon je 2.8 m supergrunde, kaj oni diras, ke ties okuloj estas la plej grandaj el ĉiu ajn surtera vertebrulo: nome 50 mm de diametro;[5] ili povas vidi predantojn je granda distanco. La okuloj estas ombrecaj el sunlumo el supre.[6][7] Tamen, la kapo kaj beko estas relative malgrandaj por la granda birda grando, kun beko de 12 al 14.3 cm.[1]

Ties haŭto varias laŭ koloro depende el la subspecioj, el kiuj kelkaj havas helan aŭ malhelan grizan haŭton kaj aliaj havas rozkolorecajn aŭ eĉ ruĝecajn haŭton.[1] La fortaj kruroj de la struto estas senplumaj kaj montras nudan haŭton, kun la tarso (la plej malalta supra parto de la kruro) kovritaj per skvamoj: ruĝaj ĉe la masklo, nigraj ĉe la ino.[1] La tarso de la struto estas la plej granda el ĉiu ajn vivanta birdo, nome 39 al 53 cm longa.[1] La birdo havas ĝuste du fingrojn en ĉiu piedo (plej birdoj havas kvar), kun la ungo de la plej granda, interna fingro simila al hufo. La ekstera fingro ne havas ungon.[8] La limigita nombro de fingroj estas adapto kiu ŝajnas helpi al kurado, utila por fuĝi el predantoj. Strutoj povas kuri ja rapido de ĉirkaŭ 70 km/h kaj povas kovri 3 al 5 m per unura paŝo.[9] La flugiloj atingas malfermon de ĉirkaŭ 2 metroj, kaj la flugillongo de 90 cm estas ĉirkaŭ la sama grando de la plej granda fluganta birdo.[1][10] La flugiloj estas uzataj por pariĝadaj memmontradoj kaj por ombrigi la idojn. La plumoj ne havas la fajnajn hokojn kiuj kunfermas la mildajn eksterajn plumojn de la flugantaj birdoj, kaj tiele estas mildaj kaj kuzenecaj kaj utilas kiel izoligo. Strutoj povas toleri ampleksan gamon de temperaturoj. En multe de ties habitato, temperaturoj varias tiom multe kiom ĝis 40 C inter nokto kaj tago. Ties temperaturkontrolila meĥanismo kuŝas ĉe la agado fare de la birdo, kiu uzas siajn flugilojn por kovri la nudan haŭtaĵon de la krursuproj kaj flankoj por konservi varmon, aŭ lasas tiujn areojn nude por liberigi varmon. Ili havas 50–60 vostoplumojn, kaj ties flugiloj havas 16 unuarangajn, kvar alulojn kaj 20–23 duarangajn plumojn.[1]

La struta sternumo estas ebena, sen karino al kiu la flugilaj muskoloj ligas ĉe flugantaj birdoj.[11] La beko estas ebena kaj larĝa, kun rondoforma pinto.[3] Kiel ĉe ĉiuj strutoformaj birdoj, la struto havas nek kropon,[12] nek galan vezikon.[13] Ili havas tri stomakojn, kaj la cekumo estas 71 cm longa. Malkiel ĉiuj aliaj vivantaj birdoj, la struto elpelas urinon separate el fekaĵoj.[14] Ĉiuj aliaj birdoj stokas urinon kaj fekojn kombine en la koprodeo, sed la struto stokas fekaĵojn en la fina rektumo.[14] Ili havas ankaŭ unikajn pubiajn ostojn kiuj estas fuzitaj por teni ĝian ventron. Malkiel plej birdoj, la maskloj havas kopulacian organon, kiu estas reprenebla kaj 20 cm longa. Ties palato diferencas el tiu de aliaj strutoformaj birdoj je tio ke sfenoido kaj palataj ostoj estas nekonektitaj.[1]

Strutoparo en Sudafriko.

Taksonomio

La struto estis origine priskribita de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae laŭ ties nuna dunoma nomo.[15] Ties scienca nomo derivas el la latina, struthio signife "struto" kaj camelus signife "kamelo", alude al ties sekega habitato.[16]

La struto apartenas al la ordo de la Strutoformaj birdoj. Aliaj membroj de tiu grupo estas reaoj, emuoj, kazuaroj, moaoj, kivioj kaj la plej granda iamajna birdo, la jam formortinta Elefantbirdo (Aepyornis). Tamen la klasigo de la strutoformaj kiel ununura ordo estis de ĉiame pridisputata, kun alternativa klasigo limiganta la Strutoformajn nur al struta stirpo kaj altiganta la aliajn grupojn al ordokategorio.

Subspecioj

Somalia struto en Konzervejo Leva ĉe Isiolo, Kenjo.
Masaia struto (Struthio camelus massaicus)
Grupo de Sudafrikaj strutoj en Namibio

Oni agnoskas kvin subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • Komplekso de la komuna struto (S. struthio):
    • S. c. australis, Suda struto, suda Afriko. Ĝi troviĝas sude de la riveroj Zambezi kaj Kunene. Ĝi estas bredata por ties viando, ledo kaj plumoj en la areo de Malgranda Karuo de la Kaba Provinco.[17]
    • S. c. camelus, Nordafrika struto, aŭ Ruĝkola struto, Nordafriko aŭ sude de Saharo. Historie ĝi estis la plej disvastigata subspecio, kun teritorioj el Etiopio kaj Sudano oriente tra la Sahelo[18] al Senegalio kaj Maŭritanio okcidente, kaj norde al Egiptio kaj suda Maroko, respektive. Ĝi jam malaperis el grandaj partoj de tiuj teritorioj,[19] kaj ĝi restas nur en 6 el la 18 landoj kie ĝi origine loĝis, konduke al fakto ke kelkaj konsideras ĝin Draste endanĝerigita.[20] Ĝi estas la plej granda subspecio, nome 2.74 m alta kaj ĝis 154 kg peza.[21] Ties kolo estas rozruĝeca, kaj la plumaro de maskloj estas nigrablanka, dum tiu de la inoj estas griza.[21]
    • S. c. massaicus, Masaia struto, Orienta Afriko. Ĝi havas kelkajn malgrandajn plumojn en sia kapo, kaj ties kolo kaj femuroj estas rozkoloraj. Dum la pariĝada sezono, la masklaj kolo kaj femuroj iĝas pli brilaj. Ties teritorio estas esence limigita al suda Kenjo kaj orienta Tanzanio[18] kaj Etiopio kaj partoj de Suda Somalio.[21]
    • S. c. syriacus, Araba strutoMezorienta struto, Mezoriento. Estis iam tre komuna en la Arabia Duoninsulo, Sirio,[18] kaj Irako; ĝi iĝis formortinta ĉirkaŭ 1966.
  • S. c. molybdophanes, Somalia struto, suda Etiopio, nordorienta Kenjo, kaj Somalio.[18] La kolo kaj la femuroj estas grizec-bluaj, kaj dum la pariĝada sezono, la kolo kaj femuroj de la masklo iĝas brilbluaj. La inoj estas pli brunaj ol tiuj de aliaj subspecioj.[21] Ili ĝenerale vivas en paroj aŭ sole, pli ol en aroj. Ties teritorioj koincidas kun tiu de la S. c. massaicus en nordorienta Kenjo.[21]

Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povus pli bone esti konsiderata plena specio, sed ne estas interkonsento inter fakuloj pri tio. La Reta Projekto de la Vivarbo kaj IOC agnoskas ĝin kiel diferenca specio, sed The Clements Checklist of Birds of the World, Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World kaj BirdLife International ne. En 2010 BirdLife International estis reviziante la proponitan disigon.[22] Komparoj pere de mitokondria DNA sugestas, ke ĝi divergis el la aliaj strutoj antaŭ kvar mj pro la formiĝo de la Orientafrika Rifto. Hibridiĝo kun la subspecio kiuj evoluiĝis sudokcidente de ties teritorioj, S. c. massaicus, ŝajne estis evitata je granda skalo pro la ekologia separo, ĉar la Somalia struto preferas arbustaron kie ĝi paŝtas mezaltan vegetaĵaron por manĝo dum la Masaia struto estas, kiel la aliaj subspecioj, paŝtanta birdo de habitatoj de malferma savano kaj mjombaro.[23]

La populacio el Orrivero estis iam separata kiel Struthio camelus spatzi ĉar ties ovoŝelaj poroj havis formon de larmo kaj ne rondan. Tamen, ĉar estas konsiderinda vario ĉe tiu karaktero kaj ne estas aliaj diferencoj inter tiuj birdoj kaj apudaj populacioj de S. c. camelus, la separo ne plu estas konsiderata valida.[24] Tiu populacio malaperis en la lasta duono de la 20a jarcento. Estis informoj de la 19a jarcento pri ekzisto de malgrandaj strutoj en Nordafriko; tiuj estis menciitaj kiel Levajlanta struto (Struthio bidactylus) sed restas hipoteza formo ne eltenita de materia pruvaro.[25]

Evoluo

La plej fruaj fosilioj de strutecaj birdoj estas de Palaeotis vivinta ĉe aziaj stepoj,[1] el meza Eoceno, mezgranda nefluga birdo kiu estis origine supozita otido. Krom tiu enigma birdo, la fosilioj de strutoj pluas per kelkaj specioj de la moderna genro Struthio kiuj estas konataj el komenca Mioceno antaŭen. Dum la rilataro de la afrika specio estas kompare rekta, granda nombro de aziaj specioj de strutoj estis priskribitaj el fragmentaj restoj, kaj ties interrilatoj kaj kiel ili rilatas al la afrikaj strutoj estas konfuzaj. En Ĉinio, strutoj iĝis formortintaj nur ĉirkaŭ aŭ eĉ post la fino de la lasta glaciepoko; oni trovis bildojn de strutoj tie sur prahistoria deramikaro kaj petroglifoj.

Kelkaj el tiuj fosiliaj formoj estas iĥnotaksonoj (tio estas, klasitaj laŭ la organismaj spuroj aŭ aliaj spuroj pli ol pro ties korpo) kaj ties asocio kun tiuj priskribitaj el distingaj ostoj estas pridisputita kaj necesa pri revizio depende el pli bona materialo.[26]

  • Struthio coppensi (komenca Mioceno de Elizabethfeld, Namibio)
  • Struthio linxiaensis (Liuŝu fina Mioceno de Jangvapuzijifang, Ĉinio)
  • Struthio orlovi (fina Mioceno de Moldavio)
  • Struthio karingarabensis (fina Mioceno – komenca Plioceno de SOk kaj COr Afriko) – ovospecio (?)
  • Struthio kakesiensis (Laetolil, komenca Plioceno de Laetoli, Tanzania) – ovospecio
  • Struthio wimani (komenca Plioceno de Ĉinio kaj Mongolio)
  • Struthio daberasensis (komenca-meza Plioceno de Namibio) – ovospecio
  • Struthio brachydactylus (Plioceno de Ukrajnio)
  • Struthio chersonensis (Plioceno de SOr Eŭropo al OkC Azio) – ovospecio
  • Azia struto, Struthio asiaticus (komenca Plioceno – fina Pleistoceno de Centra Azio al Ĉinio? kaj Maroko)
  • Giganta struto, Struthio dmanisensis (fina Plioceno/komenca Pleistoceno de Dmanisi, Kartvelio)
  • Struthio oldawayi (komenca Plioceno de Tanzanio) – probable subspecio de S. camelus
  • Struthio anderssoni – oospecies (?)

Disvastiĝo kaj habitato

Nun, la natura struto vivas nur en la afrotropisa ekozono. Iam ĝi vivis ankaŭ en Arabio kaj Sirio, kie la lasta natura struto vidiĝis en 1964. Krome, oni bredas strutojn ĉie pro ilia viando. En Brazilo kaj landoj de Eŭropo, oni komerce bredas strutojn ekde la lasta jardeko de la 20-a jarcento.

Strutoj iam okupis Afrikon norde kaj sude de Saharo, Orientan Afrikon, Afrikon sude de la pluvarbara zono, kaj multe de Malgranda Azio.[1] Nune strutoj preferas malferman teron kaj estas indiĝenaj de savano kaj de Sahelo de Afriko, ambaŭ norde kaj sude de la ekvatora arbara areo.[10] En Sudokcidenta Afriko ili loĝas en duon-dezertoj aŭ veraj dezertoj. Ili rare iras super 100 m.[1] Breditaj strutoj en Aŭstralio starigis sovaĝiĝintajn populaciojn.[22] La Araba struto en Mezoriento estis ĉasita ĝis la formorto meze de la 20a jarcento. Oni vidis foje strutojn loĝantajn en insuloj de la Dahlak-Arkipelago, en la Ruĝa Maro ĉe Eritreo.

Kutimaro

Ili ĉiam marŝas, sed estas teritoriaj kaj maskloj povas kvereli per ceremoniaj dancoj kun aliaj maskloj, ekzemple kaŭre kaj balancigante kapon kaj kolon dekstren kaj maldekstren.

Paro "dancante".

Strutoj normale pasas la vintrajn monatojn pare aŭ sole. Nur 16 % el strutaj vidoj estis de pli ol du birdoj.[1] Dum la reprodukta sezono kaj foje dum ekstremaj senpluvaj periodoj strutoj vivas en nomadaj grupoj de 5 ĝis 50 birdoj (kondukitaj de estra strutino) kiuj ofte veturas kun aliaj paŝtantaj animaloj, kiaj zebrojantilopoj.[10] Strutoj estas tagaj animaloj, sed povas esti aktivaj dum plenlumaj noktoj. Ili estas plej aktivaj frue kaj malfrue en la tago.[1] La virstruta teritorio estas inter 2 kaj 20 km².[4]

Per sia akraj vid- kaj aŭd-kapabloj, strutoj povas detekti predantojn kiaj leonoj el tre for. Kaze de persekutado fare de predanto, oni scias, ke ili atingas rapidon de pli ol 70 km/h,[1] kaj povas elteni trankvilan rapidon de 50 km/h, kio faras la struton la plej rapida dukrura animalo en la mondo.[27] Kaze de kuŝado kaj kaŝiĝo el predantoj, tiuj birdoj metas siajn kapojn kaj kolojn ebene surgrunde, kio faras ke ili aperas kvazaŭ teramaso eldistance, helpe de la varma nebulo en sia varmega, seka habitato.[28][29]

Kaze de minaco, strutoj povas forkuri, sed ili ankaŭ povas okazigi terurajn vundojn kaj mortojn per piedfrapoj de siaj povegaj kruroj.[10] Ties kruroj povas frapi nur antaŭen.[30] Male al la populara kredo, strutoj ne enterigas siajn kapojn en sablo por eviti danĝeron.[31] Tiu mito ŝajne ekis ĉe Plinio la Maljuna (jaroj 23–79), kiu verkis, ke strutoj "imagas, kiam ili estis kaŝintaj siajn kapojn kaj kolojn en arbustaro, ke ties tuta korpo estas kaŝita."[32] Tio povas esti miskompreno pro ties kaŝo de kapo en sablon por engluti kaj sablon kaj ŝtoneterojn,[33] aŭ, kiel sugestas National Geographic, el la defenda kutimaro kuŝi malalte, tiele ke povas ŝajni eldistance ke ili enterigis siajn kapojn.[34]

Manĝo

Ino

La struto manĝas ĉiajn nutraĵojn kiuj estas troveblaj laŭ loko, laŭ sezono, prefere herbojn, semojn, fruktojn, sed ankaŭ insektojn, lacertojn, eĉ testudojn. Ili povas manĝi ĝis 3 k da nutraĵoj, krom ŝtonetoj por helpi la digeston. Tamen ili povas esti multe da tempo sen akvo, eltenas sekecon pli bone ol aliaj samteritoriuloj.

Ili manĝas ĉefe semojn, burĝonojn, herbon, fruktojn kaj florojn;[1][4] foje ili manĝas ankaŭ insektojn kiaj lokustoj. Sendentaj, ili englutas ŝtoneterojn kiuj funkcias kiel gastrolitoj por mueli manĝon en la maĉstomako. Dummanĝe la struto plenas sian ezofagon per manĝo, kiu siavice pasas malsupre de la ezofago en la formo de bulo nome boluso. Tiu boluso povas esti ĝis 210 ml. Post pasi tra la kolo (ne estas kropo) la manĝo eniras en la maĉstomako kaj tie ĝi estas traktita de la menciitaj ŝtoneteroj. La maĉstomako povas enhavi tiom multe kiom ĝis 1,300 g, el kio ĝis 45% povas esti sablo kaj ŝtoneteroj.[4] Strutoj povas elteni sen trinki dum kelkaj tagoj, uzante metabolan akvon kaj la humidecon de englutitaj plantoj,[35] sed ili ĝuas likvidan akvon kaj ofte baniĝas kie tio eblas.[10] Ili povas survivi post perdo de ĝis 25% el sia korpopezo pro dehidratiĝo.[36]

Reproduktado

La maskla struto estas unu el la malmultaj birdoj havantaj penison. Strutoj iĝas sekse maturaj kiam ili estas 2 al 4 jaraĝaj; inoj maturiĝas ĉirkaŭ ses monatojn pli frue ol la maskloj. Kiel ĉe aliaj birdoj, individua struto povas reproduktiĝi kelkajn fojojn dum sia vivotempo.

Pariĝado komencas en seka sezono, nome en marto aŭ aprilo, kaj finas foje antaŭ septembro. La pariĝada ceremonio diferencas en diferencaj geografiaj regionoj. Teritoriaj maskloj tipe brudefendas siajn teritorion kaj haremon de du al sep strutinoj;[37] la sukcesa masklo povas tiam pariĝi kun kelkaj inoj en la areo, se formos parligon nur kun la 'ĉefa' ino.[37] La pariĝiga ceremonio estas tre rimarkinda. Dekomence ambaŭ pastas kune, poste la paŝtado iĝas sensignifa kaj komencas la ritaro. La masklo persekutas inon, skuas flugilojn, frapas la grudon perbeke kaj svingas la kolon ruĝigitan kaj ŝveligitan por allogi inon; se la ino akceptas, ŝi malfermas amplekse la flugilojn, sed daŭre forkuras ĝis kiam jam finfine akceptas la kuniĝon, tiam la masklo levas la blankan finon de siaj flugiloj kvazaŭ markante la nestolokon, poste surgenuiĝas kaj balancigas sian kolon kaj kapon kontraŭ siaj flankoj laŭvice, poste la masklo piediras sur la kuŝantan inon;[1] post la kuniĝo, la kapbalancigo daŭras.

La strutoj ne estas monogamaj, post la kuniĝo la masklo povas kuniĝi kun aliaj inoj, sed restos hegemonia la paro, kiu fosos la truon, kie unue demetos la hegemonia ino, kiu ĉiam scios kiuj estas ŝiaj ovoj, kiuj restos en la centro de la nesto kaj estos pli bone zorgitaj. Tamen ankaŭ la aliaj estos zorgitaj de la paro. La masklo forpelos entrudulojn. La hegemonia ino demetas duoble ol la aliaj inoj. Kiam venas aliaj inoj ovodemeti, okazas etaj kvereloj.

Strutoj tute breditaj de homoj povas ne direkti sian pariĝadan ritaron al aliaj strutoj, sed al siaj homaj zorgistoj.[38]

La ino demetas tri ĝis dek ovoj en komuna nesto (kun aliaj inoj kiuj venas demeti post ŝi), kiu povas enhavi el dudek ĝis tridek ovojn, sed la hegemonia ino povas forpeli troajn ovojn de aliaj inoj por ke estu ĝis 20 plej ofte.[1] La nesto povas esti 30 al 60 cm profunda kaj 3 m larĝa,[39] kaj estas skrapita elgrunde fare de la masklo. Ĉiu strutino povas distingi siajn proprajn ovojn el la aliaj de komuna nesto.[40] Strutovoj estas la plej grandaj el ĉiuj ovoj (kaj etende, la ovoflavo estas la plej granda unusola ĉelo),[41] kvankam ili estas fakte la plej malgrandaj ovoj relative al la grando de la plenkreska birdo.[42] — averaĝe ili estas 15 cm longaj, 13 cm larĝaj, kaj pezas 1.4 kg, ĉirkaŭ 20foje la pezon de ovo de kokino kaj nur 1 al 4% la grando de la ino.[4] Ili estas brile kremokoloraj, kun dikaj ŝeloj markitaj de malgrandaj truetoj.[11]

Ino ovozorganta en Tierpark Berlin.

Kovado daŭras ĝis 6 semajnojn, mallonge kompare kun aliaj strutoformaj birdoj, eble pro la alta indico de predado.[4] La masklo kovas nokte kaj la ino tage:[37] por tio utilas la respektivaj nigra kaj bruna plumaro;[11] kiam ili ŝanĝas la vicon, okazas agnoskilajn ceremiojn, per surterigado de kolo. Je eloviĝo (tiam la gepatroj estas pli agresemaj kaj defendemaj) la idoj jam pezas ĉirkaŭ 900 g kaj altas 30 cm, tamen ili estas mallertaj eĉ por piediri, sed ĉar ili ne bezonas lerni flugi, pli rapide lernas piediri kaj kuri for de la nesto kaj serĉi manĝaĵon, krom kompreneble sekvi la gepatrojn.

Tipe la masklo defendas la idaron kaj instruas manĝadi, kvankam kaj maskloj kaj inoj kunlaboras en la idozorgado. Malpli ol 10% el idoj survivas la 9semajnan periodon de ovodemetado kaj kovado, kaj el la survivintaj idoj, nur 15% el tiuj survivas 1 jaron de aĝo.[4] Tamen, inter tiuj strutoj kiuj survivas al la plenkreskeco, tiu ĉi specio estas unu el plej longvivodaŭraj birdospecioj. Strutoj en kaptiveco vivis ĝis 62 jarojn kaj 7 monatojn.[43]

Multaj predantoj predas strutidojn, kiaj simioj. La idoj montras ruĝecajn kronojn kaj nigrajn vertikalajn striojn en la kolo, ĉefe malantaŭe. Post 12 monatoj ili estas jam tiom altaj kiom plenkreskuloj, sed nur post 6 pliaj monatoj ili atingas la kompletan plenkreskan plumaron. Ĉiukaze la familio restas ĝis 2 jarojn kune.

Predantoj

Kiel nefluganta specio de la riĉa biozono de la afrika savano, la struto devas fronti varion de danĝeraj predantoj tra sia tuta vivo. Animaloj kiuj predas strutojn de ĉiuj aĝoj estas gepardoj, leonoj, leopardoj, likaonoj, kaj hienoj.[1] Strutoj povas ofte forkuri el plej predantoj dum persekutado, kaj tiele plej predantoj klopodos embuskis nesuspektantan birdon uzante barilan vegetaĵaron aŭ aliajn objektojn.[44] Rimarkinda escepto estas la gepardo, kiu estas la plej multnombra predanto de plenkreskaj strutoj pro sia propra kurrapido.[45]

Komunaj predantoj de nestoj kaj junaj strutoj estas ŝakaloj, diversaj rabobirdoj, verukaproj, mungotoj kaj la kadavrogrifoj.[37][46] Se la nesto aŭ la junuloj estas minacataj, unu aŭ ambaŭ gepatroj povas ŝajnigi vundon por eviti la danĝeron.[4] Tamen, ili povas foje ankaŭ kuraĝe lukti kontraŭ predantoj, speciale kiam la idoj devas esti defendataj, kaj estis foje kapablaj mortigi eĉ siajn plej grandajn malamikojn, kiaj leonoj, dum tiaj luktoj.[34]

Statuso kaj konservado

La populacio de natura struto draste malpliiĝis en la lastaj 200 jaroj, kaj plej survivantaj birdoj estas en rezervejoj aŭ bredofarmoj.[1] Tamen, ties teritorioj restas tre grandaj (nome ĝis 9,800,000 km2), kio kondukis al la IUCN kaj BirdLife International trakti ĝin kiel specio Malplej Zorgiga.[22] El la 5 subspecioj, la Araba struto (S. c. syriacus) iĝis formortinta ĉirkaŭ 1966, kaj la Nordafrika struto (S. c. camelus) malpliiĝis ĝis la punkto ke ĝi nuntempe estas inkludita en la Apendico I de CITES kaj kelkaj traktas ĝin kiel draste endanĝerigita.[19][20][21]

Strutoj kaj homoj

Sceno pri strutoj, romia mozaiko, 2a jarcento p.K.

Strutoj inspiris al kulturojn kaj civilizaciojn dum 5,000 jaroj ekde Mezopotamio kaj Egipto. Oni trovis statuon de Arsinoe la 2-a (Egipto) rajdante struton en tombo de Egipto.[47] La arbaranoj de Kalahari ankoraŭ uzas siajn ovojn kiel akvokruĉoj.[1][48]

Ĉasistoj-kolektistoj de Kalahari uzas strutojn ovoŝelojn kiel akvujoj kie ili traboras truon por povi uzi ilin kiel pendboteloj. La ekzisto de tiaj ovoŝelojn gravuritaj en simboloj datintaj el la periodo de Howiesons Poort en la meza ŝtonepoko ĉe Diepkloof Rock Shelter en Sudafriko sugestas, ke strutoj estis grava parto de la homa vivo tiom frue kiom ĝis 60,000 jaroj antaŭ nia erao.[49]

Ĉasado kaj bredado

En romiaj tempoj, estis mendado de strutoj por esti uzataj en ludoj de venatio aŭ por kuirado. Ili estis ĉsasataj kaj bredataj por siaj plumoj, kiuj de diversaj epokoj iĝis tre popularaj por ornamado en moda vestaro (kiaj ĉapeloj dum la 19a jarcento). Ties haŭtoj estis valorigitaj pro ties ledo. En la 18a jarcento ili estis ĉasitaj ĝis preskaŭ formorto; bredado por plumoj ekis en la 19a jarcento. Je la komenco de la 20a jarcento estis jam ĉirkaŭ 700,000 birdoj en kaptiveco.[4] La merkato por plumoj falis post la Unua Mondmilito, sed la komerca bredado por plumoj kaj poste por haŭto kaj viando disvastiĝis dum la 1970-aj jaroj. Strutoj estas tiom adapteblaj ke ili povas esti bredataj en klimatoj el Sudafriko al Alasko.

Strutoj estis bredataj por siaj plumoj en Suda Afriko ekde la komenco de la 19a jarcento. Laŭ to Frank G. Carpenter, ŝajne angloj estis la unuaj kiuj enhejmigis strutojn for de Kaburbo. Farmistoj kaptis strutidojn kaj bredis ilin sukcese en siaj bienoj, kaj kapablis akiri kvanton da plumoj ĉiun sepan al okan monaton anstataŭ mortigi naturajn strutojn por aliri ties plumojn.[50]

Oni asertas, ke strutoj produktas la plej fortan komercan ledon.[51] La gusto de struta viando similas al sengrasa bovaĵo kaj estas malalta en graso kaj kolesterolo, same alta en kalcio, proteinoj kaj fero. Antaŭkuire, ĝi estas malhelruĝa aŭ ĉerizruĝa, iomete pli malhela ol la bovaĵo.[52]

Atakoj

Piedo kun enormaj ungegoj danĝeraj dum atakoj.

Strutoj tipe evitas homoj en naturo, ĉar ili ĝuste taksas homojn kiel eblaj predantoj, kaj kaze de alproksimiĝo ili plej ofte forkuras. Tamen, strutoj povas iĝi agresemaj pli ol kuri kaze de minaco, speciale se ili sentas sin ĉirkaŭitaj, kaj povas ankaŭ ataki kieam ili sentas neceson defendi siajn idarojn aŭ teritoriojn. Similaj kutimaroj estas notataj ĉe kaptivaj aŭ enhejmigitaj strutoj, kiuj retenas la samajn naturajn instinktojn kaj povas eventuale reagi agrese al streso. Kaze de atako al persono, strutoj frapas per siaj povegaj piedoj, armitaj de longaj ungegoj, kiuj kapablas sentripigi aŭ mortigi personon per ununura frapo.[53] En studo pri strutaj atakoj, oni ĉirkaŭkalkulis ke du aŭ tri atakoj kiuj rezultas en grava vundo aŭ morto okazas ĉiujare en la areo de Oudtshoorn, Sudafriko, kie estas granda nombro de strutaj farmoj krom kaj sovaĝiĝintaj kaj naturaj strutopopulacioj.[43]

Kurkonkurenco

Viro en Jacksonville (Florido) kondukante struto-tiratan ĉaron, ĉirkaŭ 1911

En kelkaj landoj, oni kurkonkuras rajdante surdorse de strutoj. Tiu praktiko estas komuna en Afriko[54] kaj estas relative nekomuna aliloke.[55] La strutoj estas rajdataj laŭ simila vojo kiel ĉevaloj uzante specialajn selojn, bridojn kaj mordaĵojn. Tamen ili estas pli malfacile kondukeblaj ol ĉevaloj.[56]

Tiu surstruta vetkuro estas ankaŭ parto de la moderna kulturo de Sudafriko.[57] Ene de Usono, estas turisma vidindaĵo en Jacksonville (Florido) nome 'The Ostrich Farm' kiu malfermiĝis en 1892; ĝi kaj ties vetkuroj iĝis unu el plej famaj fruaj turismaj allogoj en la historio de Florido.[58]

Ankaŭ en Usono, Chandler (Arizono) gastigas la ĉiujaran 'Ostrich Festival' (strutofestivalo) kiu prezentas surstrutajn vetkurojn.[59][60] Tiuj surstrutaj vetkuroj okazas ankaŭ ĉe multaj aliaj lokoj kiaj Virginiurbo en Nevado, la vetkurado de Canterbury Park en Minesoto,[61] de Prairie Meadows en Iovao, kaj Ellis Park en Kentukio.[62]

Aliaj informoj

La strutoj vivas ĝis 30 jaroj.

Fine, neniu iam vidis struton enŝovi sian kapon en la sablon. Ĝi ne bezonas fari tion, kiam ĝi endanĝeriĝas: per bekbato en kranion ĝi jam mortigis leonojn.

En Brazila folkloro, struto estas ligita al unua serio de nombroj, tiu estas, al nombroj 01-02-03-04. Vidu Besta loto.

En tutmonda serĉaro strutoj aperas kiel stultaj birdoj kiuj englutas vere ĉion ajn, kiaj maŝinoj, feraĵoj ktp., kaj kaŝas la kapon engrunde kredante ke tiele neniu vidas ĝin.

Referencoj

  1. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 Stephen Davies. (2002) Ratites and Tinamous. ISBN 978-0198549963.
  2. Doherty, James G. (Marto 1974). Natural History (The American Museum of Natural History).
  3. 1 2 3 Gilman, Daniel Coit; Peck, Harry Thurston; Colby, Frank Moore, eds. (1903). "Ostrich". The New International Encyclopædia XIII. New York, NY: Dodd, Mead and Company. pp. 497–498.
  4. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 Davies, S. J. J. F.; Bertram, B. C. R. (2003). "Ostrich". In Perrins, Christopher. Firefly Encyclopedia of Birds. Buffalo, NY: Firefly Books, Ltd. pp. 34–37. ISBN 1-55297-777-3.
  5. Brown, L. H.; Urban, E.K.; Newman, K. (1982). "Ostriches and to Birds of Prey". In Curry-Lindahl, Kai. The Birds of Africa I. London, UK: Academic Press. pp. 32–37. ISBN 978-0-12-137301-6.
  6. Martin, G. R.; Katzir, G. (2000). "Sun Shades and Eye Size in Birds". Brain Behavior and Evolution 56 (6): 340–344. doi:10.1159/000047218.
  7. Martin, G. R.; Ashash, U.; Katzir, Gadi (2001). "Ostrich ocular optics". Brain Behavior and Evolution 58 (2): 115–120. doi:10.1159/000047265.
  8. Fleming, John (1822). Canterbury brings the Middle East to the Midwest 2. Edinburgh, UK: Archibald Constable & Co. p. 258.
  9. San Diego Zoo's Animal Bytes: Ostrich. Sandiegozoo.org. Konsultita la 2012-08-21.
  10. 1 2 3 4 5 Donegan, Keenan (2002). "Struthio camelus". Animal Diversity Web. University of Michigan Museum of Zoology.
  11. 1 2 3 Nell, Leon (2003-10-10). The Garden Route and Little Karoo. Cape Town: Struik Publishers. p. 164. ISBN 1-86872-856-0. Retrieved 2003.
  12. Brand, T. S.; Gous, R. M. (2006-09-27). "Feeding ostriches". In Bels, Vincent L. Feeding in Domestic Vertebrates. Wallingford, UK: Cabi Publishing. pp. 136–155. ISBN 1-84593-063-0. Konsultita 2006.
  13. Marshall, Alan John (1960). Biology and Comparative Physiology of Birds. Academic Press. p. 446.
  14. 1 2 Skadhauge, E.; Erlwanger, K. H.; Ruziwa, S. D.; Dantzer, V.; Elbrønd, V. S.; Chamunorwa, J. P. (2003). "Does the ostrich (Struthio camelus) have the electrophysiological properties and microstructure of other birds?". Comparative Biochemistry and Physiology – Part A: Molecular & Integrative Physiology 134 (4): 749–755. doi:10.1016/S1095-6433(03)00006-0. PMID 12814783.
  15. Linnaeus, Carolus (1758). Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata (in latin). p. 155.
  16. Gotch, A.F. (1995) [1979]. "Ostriches". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 176. ISBN 0-8160-3377-3.
  17. Stöcker, Friedrich W.; Dietrich, Gerhard, eds. (1995). "Ostrich". Concise Encyclopedia Biology. Walter de Gruyter. p. 1149. ISBN 3-11-010661-2. Retrieved 2009-07-18.
  18. 1 2 3 4 Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6th ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  19. 1 2 Thiollay, J.M. (2006). "Severe decline of large birds in the Northern Sahel of West Africa: a long-term assessment". Bird Conservation International 16 (4): 353–365. doi:10.1017/S0959270906000487.
  20. 1 2 CITES (3a Aprilo 2012). "Appendices I, II and III". Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora.
  21. 1 2 3 4 5 6 Roots, Clive (2006). Flightless Birds. Westport, CT: Greenwood Press. p. 26. ISBN 0-313-33545-1.
  22. 1 2 3 BirdLife International (2012). "Struthio camelus". IUCN Red List of Threatened Species. Version 3.1. International Union for Conservation of Nature. Retrieved 17 Feb 2011. BirdLife International (2012). "Ostrich Struthio camelus – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Retrieved 17 Feb 2011.
  23. Freitag, Stefanie; Robinson, Terence J. (1993). "Phylogeographic patterns in mitochondrial DNA of the Ostrich (Struthio camelus)" (PDF). Auk 110 (3): 614–622. doi:10.2307/4088425.
  24. Bezuidenhout, Cornelius Carlos (1999). "Studies of the population structure and genetic diversity of domesticated and ‘wild’ ostriches (Struthio camelus)". PhD thesis.
  25. Fuller, Errol (2001) [1987]. Bunney, Sarah, ed. Extinct Birds (2nd ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 0-19-850837-9.
  26. Bibi, Faysal; Shabel, Alan B.; Kraatz, Brian P.; Stidham, Thomas A. (2006). "New Fossil Ratite (Aves: Palaeognathae) Eggshell Discoveries from the Late Miocene Baynunah Foramation of the United Arab Emirates, Arabian Peninsula" (PDF). Palaeontologia Electronica 9 (1): 2A. ISSN 1094-8074.
  27. Desert USA (1996). "Ostrich". Digital West Media. Konsultita 17 Feb 2011.
  28. Werness, Hope B. (2006). The Continuum Encyclopedia of Animal Symbolism in Art. London: Continuum. p. 300. ISBN 978-0-8264-1913-2.
  29. Hiskey, Daven (2010-08-12). "Ostriches Don’t Hide Their Heads in the Sand". Todayifoundout.com. Konsultita 2012-11-07.
  30. Halcombe, John Joseph (1872). Mission life. vol3 Part 1. W. Wells Gardner. p. 304.
  31. Gosselin, Michael (December 2010). "Ostrich". Natural History Notebooks. Canadian Museum of Nature.
  32. Kruszelnicki, Karl (2 November 2006). "Ostrich head in sand". ABC Science: In Depth. Australian Broadcasting Corporation.
  33. Thomas, David (2008-05-15). "Why ostriches DON'T bury their heads in the sand... and the surprising truths behind other great animal myths". Daily Mail. Konsultita 2012-11-07.
  34. 1 2 National Geographic Society (2009). "Ostrich Struthio camelus".
  35. Maclean, Gordon Lindsay (1996). The Ecophysiology of Desert Birds. Berlin: Springer-Verlag. p. 26. ISBN 3-540-59269-5. Konsultita 1996.
  36. Perrins, C.M.; Jackson, J.A.; Ford, H. (1996). "Order Struthioniformes". In Elphick, J. The Illustrated Encyclopedia of Birds. Barnes and Noble Inc. ISBN 0-7607-0152-0.
  37. 1 2 3 4 Bertram, Brian C.R. (1992). The Ostrich Communal Nesting System. Princeton University Press.
  38. "Ostriches "Flirt With Farmers"". BBC News. 9a Marto 2003.
  39. Harrison, C.; Greensmith, A. (1993). Bunting, E., ed. Birds of the World. New York, NY: Dorling Kindersley. p. 39. ISBN 1-56458-295-7.
  40. Bertram, B.C.R. (1979). "Ostriches recognise their own eggs and discard others". Nature 279 (5710): 233–234. doi:10.1038/279233a0. PMID 440431.
  41. Hyde, Kenneth (2004). Zoology: An Inside View of Animals (3rd ed.). Dubuque, IA: Kendall Hunt Publishing. p. 475. ISBN 0-7575-0170-2.
  42. Trails.com (1999)
  43. 1 2 Wood, Gerald (1983). The Guinness Book of Animal Facts & Feats. Sterling Publishing Co. ISBN 978-0-85112-235-9.
  44. Namibia Wildlife | Leopard kills ostrich on an open plain | Wildlife sightings in Sossusvlei Arkivigite je 2013-10-22 per la retarkivo Wayback Machine. Wildwatch.com. Konsultita la 2012-08-21.
  45. Ostrich. The Animal Files. Konsultita la 2012-08-21.
  46. Thouless, C.R.; Fanshawe, J.H. & Bertram, B.C.R. (1989). "Egyptian Vultures Neophron percnopterus and Ostrich Struthio camelus eggs: the origins of stone-throwing behaviour". Ibis 131: 9–15. doi:10.1111/j.1474-919X.1989.tb02737.x.
  47. Thompson, Dorothy Burr (Jul 1955). "A Portrait of Arsinoe Philadelphos". American Journal of Archaeology 59 (3): 199–206. doi:10.2307/500319. JSTOR 500319.
  48. Laufer, B. (1926). "Ostrich Eggshell Cups of Mesopotamia and the Ostrich in Ancient and Modern Times". Anthropology Leaflet (Chicago, IL: Chicago Field Museum of Natural History,) 23.
  49. Texier, P. J.; Porraz, G.; Parkington, J.; Rigaud, J. P.; Poggenpoel, C.; Miller, C.; Tribolo, C.; Cartwright, C.; Coudenneau, A. (2010). "A Howiesons Poort tradition of engraving ostrich eggshell containers dated to 60,000 years ago at Diepkloof Rock Shelter, South Africa" (PDF). PNAS 107 (14): 6180–6185. doi:10.1073/pnas.0913047107. PMC 2851956. PMID 20194764.
  50. Africa—Cape of Good Hope, Ostrich Farm. World Digital Library (1910-1920). Alirita 2013-05-30.
  51. Best, Brendan (2003). "Ostrich Facts | access". The New Zealand Ostrich Association. Arkivita el la originalo en 2007-10-17.
  52. Canadian Ostrich Association (Aprilo 2008). "Cooking Tips".
  53. Jerry A. Coyne. (2010) Why Evolution Is True. Penguin, p. 76–. ISBN 978-0-14-311664-6.
  54. Bradley, John H. (June 2009). "Riding and racing ostriches in Oudtshoorn, South Africa". Cape Town to Cairo Website. CapeTowntoCairo.com. Konsultita 2009-11-10.
  55. Palosaari, Ben (19 July 2008). "Extreme Race Day at Canterbury Park". City Pages. Konsultita la 30an de Julio 2009.
  56. Modern Mechanix (1929). "'They’re Off!' Thrills of the Turf in Ostrich Racing". Mechanix Illustrated. Konsultita la 30an de Julio 2009.
  57. Pyke, Magnus (1985). Weird and Wonderful Science Facts. Sterling Pub Co. Inc. p. 82. ISBN 0-8069-6254-2.
  58. Clark, James C. (2000). 200 Quick Looks at Florida History. Sarasota, FL: Pineapple Press, Inc. pp. 86–87. ISBN 1-56164-200-2.
  59. Scott, Luci (8a Marto 2011). "Shake a tail feather, get out to Ostrich Festival". AZCentral.com. Arizona Republic.
  60. Hedding, Judy (2008). "Ostrich Festival". About.com. Konsultita la 30an de Julio 2009.
  61. Fluker, Meryn (Julio 2007). "Canterbury brings the Middle East to the Midwest". Southwest Newspapers. Konsultita la 30an de Julio 2009.
  62. Ethridge, Tim (18a Julio 2009). "King of the Roxy seeks another crown at Ellis". Evansville Courier & Press. Konsultita la 30an de Julio 2009.

Literaturo

  • Cooper, J. C.. (1992) Symbolic and Mythological Animals. Nov-Jorko, NY: Harpercollins, p. 170–171. ISBN 1-85538-118-4.
  • Folch, A. (1992). "Family Struthionidae (Ostrich)". In del Hoya, Josep; Sargatal, Jordi. Handbook of the Birds of the World. 1, Ostrich to Ducks. Barcelona: Lynx Edicions. pp. 76–83. ISBN 84-87334-09-1.
  • O'Shea, Michael Vincent; Foster, Ellsworth D.; Locke, George Herbert, eds. (1918). "Ostrich". 6. Chicago, IL: The World Book, Inc. pp. 4422–4424. Konsultita 2009-07-18.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.