Stružná
(Kysibl)
germane Gießhübl
municipo
Kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Stružná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Situo Stružná
 - alteco 645 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 00″ N 13° 00′ 21″ O / 50.18333 °N, 13.00583 °O / 50.18333; 13.00583 (mapo)
Areo 12,6 km² (1 260 ha)
Loĝantaro 604 (2023)
Denseco 47,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1378
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 71 ĝis 364 72
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555592
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stružná
Retpaĝo: www.struzna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Stružná (ĝis la jaro 1949 Kysibl, germane Gießhübl) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Karlovy Vary, en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 604 loĝantoj (2023).

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1378.

Armea formacio Stružná

En Stružná estis ekde la jaro 1962 dislokigita la 20-a memstara raketĵetila trupo de la 20-a motopafista divizio de Aparta armea trupo. Unue ĝi estis ekipita de forpafig-ekipaĵoj 2P16 sur tankaj ĉasioj PT-76. Ekde la jaro 1984 (?) poste de 4 taktikaj moveblaj misilkompleksoj R-60 Luna M, markataj ankaŭ 2K52. La kompleton kreis forpafig-ekipaĵo sur ĉasio de ŝarĝaŭtomobilo ZIL-135 kaj negvidita misilo por solida brulaĵo. La forpafig-ekipaĵo estis akompanata de transportilo, ankaŭ sur ĉasio de ZIL-135, kiu servis al transporto kaj deponado de preskaŭ tri misiloj en izotermaj konteneroj. Misilo 9M21B kun alflugo 15–75 km povis krom klasika aŭ kazeta kapo porti ankaŭ kapon nuklean kun potenco 10 ĝis 40 kilotunoj kaj transporti ĝin al la celo kun precizeco 300 m.

Dum minacanta armea konflikto la nukleaj kapoj devus esti al la raketĵetila trupo en Stružná nur liveritaj. Sur la teritorio de ĈSSR troviĝis deponejoj de speciala municio, sed ili estis sekurigitaj de Soveta armeo kaj plene subigitaj al la 12-a Ĉefa administracio de Ministerio de defendo de USSR. Neniu formacio de ČSLA havis je dispono akrajn nukleajn kapoj. La kapoj estis deponataj en dismuntita stato kaj eĉ ne teknikon necesan por ilia muntado Sovetunio neniam konfidis al iu plua ŝtato de Varsovia Traktato. La proksimeco de flughavenoj en Karlovy Vary kaj Žatec estis logistika avantaĝo, sed ĝis Stružná neniam estis liverita la akra nuklea kapo. Kaj en la tuta ĈSSR neniam estis donita ordono por muntado de la akra nuklea kapo sur portila misilo. Verŝajne antaŭ la jaro 1992 poste estis la nukleaj kapoj el Ĉeĥio retirigitaj.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de la loka parto Stružná
18691880189019001910192119301950196119701980199120012011
Loĝantoj 688724684711691567552248335316247259277260
Domoj 647176768082857812958566466219
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas ankaŭ domojn el la lokaj partoj Horní Tašovice, Nová Víska, Peklo kaj Žalmanov.

Memorindaĵoj

  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Devene baroka kastelo Stružná
  • Tombeja kapelo de sankta Jozefo
  • Pereinta burgejo

Partoj de municipo

  • Stružná
  • Horní Tašovice
  • Nová Víska
  • Peklo
  • Žalmanov

Pluaj fotoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.