{{Taksonomio |nomo = Stribrusta kalidro |koloro = pink |dosiero = Pectoral-Sandpiper.jpg |dosiero2=Pectoral Sandpiper3.jpg | dosiero larĝo=300px | dosiero2 larĝo=300px |regno = Animaloj Animalia |regno aŭtoritato = |regno2 = animalo |filumo = Ĥorduloj Chordata |filumo aŭtoritato = |klaso = Birda klaso Aves |klaso aŭtoritato = |ordo = [[Ĥaradrioformaj]] Charadriiformes |ordo aŭtoritato = |familio = [[Skolopedoj]] Scolopacidae |familio aŭtoritato = |genro = [[Calidris]] 'Calidris' |genro aŭtoritato = |specio = Stribrusta kalidro 'Calidris melanotos' |specio aŭtoritato = Vieillot 1819 |mapo de vivoteritorioj =Calidris melanotos map.svg |mapo de vivoteritorioj larĝo = 300px |priskribo de mapo de vivoteritorioj = }} La Striokalidro, Stribrusta kalidroBrustokalidro, CalidrisErolia melanotos, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo

Tiu kalidro reproduktiĝas en marĉa tundro de nordorienta Azio kaj Kanado. Ĝi estas tre longistanca migrantulo. Amerikaj kaj plej granda parto de la aziaj birdoj vintras en Suda Ameriko, ĉefe en Ĉilio kaj Argentino, sed kelkaj aziaj bredantuloj vintras en sudaj Aŭstralio kaj Novzelando.

Tiu holarktisa specio ĉeestas kiel regula migranto okcidentan Eŭropon, kaj ne estas raraĵo en IrlandoBritio. Multaj el la birdoj ĉeestantaj en okcidenta Eŭropo povas esti en regula migrado el reproduktejoj de Azio al vintrejoj de Suda Afriko (Lees & Gilroy 2004). Septembro 2003 vidis rekordon en tiuj du landoj, ĉar oni trovis 40 en Irlando kaj 150 en Britio. Dum migrado la StriokalidroBrustokalidro troviĝas ĉefe en medioj de fluanta akvo.

Kvankam la StriokalidroBrustokalidro ne estas konsiderata kiel reproduktanta specio en Eŭropo, Ĝi estis trovata en Skotio en taŭga reprodukta medio somere (Alan Vittery, 1997, The Birds of Sutherland).

Aspekto

Tiu eta birdo -19 ĝis 25 cm longo kaj enverguro de 38 ĝis 45 cm- estas simila al ties samfamiliano la Pintvosta kalidro, kiu bredas entute ene de la azia teritorio de la StriokalidroBrustokalidro. Ĝi estas grandeca kalidro kun grizbruna dorso, pli bruna en la somera bredanta masklo kaj pli griza vintre. La StriokalidroBrustokalidro havas grizbrunan bruston tutplena je strioj, klare markita en sia suba bordo, kio diferencigas ilin de aliaj kalidroj. Sube de tiu limo estas tute blanka ĉeventre. La kruroj estas flavecaj. Dumfluge videblas malhelaj flugiloj kaj blankaj bordoj de la vosto, malhela centre.

Junuloj estas pli brile markitaj supre kun ruĝeca kaj blankaj strioj. Ankaŭ ili havas grizbrunan bruston ne tiom ampleksa kaj markita ol ĉe plenkreskuloj.

Tiu specio diferenciĝas el la Pintvosta kalidro pro ties brusta bildo, pli milda supraokula strio kaj pli griza krono.

Kutimoj

Tiu specio konstruas neston surplanke en truo herbokovrita, kie la ino demetas kvar ovojn. La masklo ludas ceremoniajn flugojn kaj pufigadon de ties brusto kie estas pufebla sako dum bredado por allogi inojn; tiele maskloj povas seksumi kun kelkaj inoj kaj inverse. Post eloviĝo rapide formigras la maskloj por lasi manĝaĵon al inoj kiuj siavice faras same iome post eloviĝo por lasi manĝaĵon al idoj.

Tiuj birdoj manĝas en herbejoj, lagetoj aŭ kotejoj per rigardo kaj foje per tuŝoprobado. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.

"Koksa kalidro" ("Calidris" × paramelanotos) estas hibridulo de tiu specio kaj la Rustokalidro.

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Calidris melanotos. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006.
  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
  • Lees, A.C. & Gilroy, J.G. (2004): Pectoral Sandpipers in Europe: vagrancy patterns and the influx of 2003. British Birds 97(12): 638–646.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.