Strieca karpodako, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carpodacus rubicilloides (Przewalski, 1876) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Strieca karpodako (Carpodacus rubicilloides) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Rubicilla aŭ al Uragus. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.
Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato kaj Nepalo. Ties natura habitato estas borealaj arbustaroj.
Tiu birdo havas tre karminruĝan kapon kun iom malhela brido, ruĝecajn subajn partojn tre striecaj je blankecaj punktoj, brunruĝan dorson ankaŭ tre striecan kaj pli ruĝan pugon. Tiom da strieco pravigas la komunan nomon. La flugiloj kaj vosto estas malhelbrunaj. La beko estas hela, mallonga kaj dika ĉebaze. Kruroj kaj okuloj estas malhelaj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Carpodacus rubicilloides. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 19an de julio 2007.
|