Stolany | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Preĝejo de Sankta Nikolao Preĝejo de Sankta Nikolao | ||||
municipo en Ĉeĥio | ||||
|
| |||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Vilaĝo | |||
Lando | Ĉeĥio | |||
Regiono | Pardubice | |||
Distrikto | Chrudim | |||
Fondita | 1229 (la unua skriba mencio) | |||
Poŝtkodo | 538 03 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 389 (2023) [+] | |||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Geografia situo | 49° 56′ N, 15° 45′ O (mapo)49.927845471215.745167902581Koordinatoj: 49° 56′ N, 15° 45′ O (mapo) [+] | |||
Alto | 288 m [+] | |||
Areo | 5,474177 km² (54 7.4 177 ha) [+] | |||
| ||||
| ||||
Alia projekto | ||||
![]() | ||||
Vilaĝo Stolany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sub montetaro Železné hory, sub monteto Dubinec, ĉe Stolanský rivereto, 5 km sudokcidente de la urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 389 loĝantoj (2023).
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo el la jaro 1229 troviĝas en akto de la reĝo Přemysl Otakar la 1-a, en kiu li atestas, ke li vilaĝon Stolany kun apartenaĵo dediĉas al benediktana monaĥejo de Opatovice.
Memorindaĵoj
Preĝejo
Preĝejo de Sankta Nikolao, origine romanika, en la 14-a jarcento rekonstruita en gotika stilo kaj en la jaro 1795 denove en baroka stilo. Ĝi estas ununava kun vasta trilatera presbiterejo apogata per pilieroj, kun barele volbita sakristio sur norda flanko kaj turo antaŭ la okcidenta frontalo. Masiva prisma turo estas kronita per ŝtona piramido kun krenelaĵo kaj kvar figuraj gargojloj en ĝiaj anguloj. En muroj de la turo estas enmasonitaj kelkaj artefaktoj el arka kornico de antaŭa romanika preĝejo. La presbiterejo estas platplafona, sur ĝia norda flanko estas malfrugotika riĉe ornamita sankta ŝranko. La navo havas platan plafonon, la subturejo barelan volbon. Ekipaĵo estas baroka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700, la ĉefaltaro estas kolona kun bildo de Sankta Nikolao, la predikejon dekoras ornamaj reliefoj. En antaŭĉambro estas origina sabloŝtona baptujo. Blazona tomboŝtono estas el la jaro 1549. Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo protektata per fosaĵo kaj restoj de remparo.
Fortikaĵeto
Fortikaĵeto, konstruita post la jaro 1577 de Václav Ples Heřmanský el Sloupno troviĝas nun en areo de mastruma korto. En barilmuro estas malfrurenesanca pordego ornamita per bosaĵo, kadrita per toskanaj pilastroj kaj trilatera frontono kun familiaraj blazonoj. En apuda domo estas la ĉambroj kruce volbitaj.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe Arkivigite je 2010-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝaro de mikroregiono Chrudim ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Západně od Chrudimi ĉeĥe
- Mapo