Stirsigno en komputila kodo estas kod-pozicio, kiu havas difinitan signifon, sed ne reprezentas signon prezenteblan (preseblan, videblan). Ordinare tiaj signoj influas la konduton de iu sistemo (aparato, programo), do "stiras" tiun konduton; de tie la nomo.

La origina uzo de stirsignoj estis la stirado de eliga flank-aparatoj, ekzemple teletajpilo, presilo aŭ ekrano. Por ilia uzo necesas precipe jenaj stirfunkcioj:

  • iro al la sekva linio (vertikala pozici-ŝanĝo)
  • reiro al la komenco de linio (horizontale)
  • iro al la komenco de nova paĝo (presilo)
  • forviŝo de la kompleta enhavo (ekrano)
  • reiro al la antaŭa (en latina alfabeto: maldekstra) pozicio (horizontale)
  • aŭdigo de sonorilo (teletajpilo)

La iro al la (dekstre) sekva pozicio ne estas konsiderata kiel rega funkcio, ĉar ĝi estas ligita al la eligo de ĉiuj preseblaj signoj. Nuran paŝon dekstren sen eligo de signo oni kodas per "spaceto" (signo tute blanka).

Stirsignoj en Askio

En Askio la signoj kun la numeroj 0–31 kaj 127 estas uzataj kiel stirsignoj kaj havas difinitan funkcion. La plej uzataj estas:

  • 7 (sonorilo), funkciigas la sonorilon de teletajpilo aŭ igas ekranon aŭ komputilon "pepi".
  • 8 (retro-paŝo), retroigas la skrib-pozicion je unu kolumno (en latin-skribaj tekstoj: maldekstren). Tio povas, sed ne devas signifi la forviŝon de la antaŭe eligita signo.
  • 9 (tabo, tabelsalto), irigas la skrib-pozicion horizontale al la sekva el antaŭe difinitaj pozicioj; tio signifas salton al la sekva kolumno en tabelo. Multaj aparatoj kaj programoj antaŭdifinas tian pozicion je ĉiu 8-a signo, sed tio ne nepras.
  • 10 (novlinio, liniŝanĝo), vertikale antauenirigas la ĉarumon, ŝanĝante la skrib-pozicion al la sekva linio. Principe ne ŝanĝas la horizontalan pozicion. En Unikso uzata kiel linia disigilo; tie implicas la revenon de la ĉarumo.
  • 11 (vertikala tabelsalto), vertikala analogiaĵo de 9, sed malmulte uzata.
  • 12 (paĝoŝanĝo), metas la skrib-pozicion al la komenco de la sekva paĝo (de papero); ĉe ekrano ĝi ofte estas uzata por reiri al la komenco de la unua linio.
  • 13 (ĉaretrevenigo), metas la skrib-pozicion al la komenco de la aktuala linio. Por komenci novan alineon do necesas kombino el 10 kaj 13.
  • 27 (eskapilo), simbolo, per kiu aparato "eskapas" el la eliga reĝimo kaj transiras al rega reĝimo. En tiu reĝimo ĝi prilaboras la sekvajn signojn laŭ propraj reguloj, ĝis atingo de iu sign(ar)o, kiu reŝaltas al la eliga reĝimo. Ekzemplo estas arbitra pozici-ŝanĝo sur ekrano; ĝi povus efektiviĝi per eskapo-signo sekvata de iu instrukci-kodo, du koordinatoj kaj iu fina simbolo. Tiaj instrukcioj ne estas normigitaj de Askio; por ekranoj multe uzatas la eskapaj instrukcioj de "VT-100" kaj "VT-102", iam ekranoj de Digital Equipment Corporation.
  • 28 (dosiera disigilo), markas la limon inter dosieroj kodataj en unu signo-vico.
  • 127 (forigo), forigas la aktualan simbolon (se tio teknike eblas).

La problemo de la lini-ŝanĝo

Askio difinas nur la teknikan, ne iun semantikan signifon de tiuj signoj. Tio kondukis al diversaj praktikoj en la traktado de la lini-ŝanĝo. Teknike ĝi konsistas el du movoj de la skrib-pozicio: vertikale je unu linio antaŭen, horizontale al la komenco de la linio. Aliflanke estas maloportune kodi per du signoj tiun oftan funkcion, kiun multaj aparatoj tradicie ne povis disigi. Tiel evoluis jenaj kvazaŭ-normoj:

  • Unikso kodas lini-ŝanĝon per la askia kodo 10; se eliga aparato postulas 10 kaj 13, tiam transforma programo enmetas la kodon 13.
  • Vindozo kodas ĝin per la kombino 10+13.
  • La klasika Mac OS kodas ĝin per 13.

Multaj programoj ne kapablas bone vidigi tekstojn, kiuj uzas la konvenciojn de fremdaj operaciumoj; aliaj pruvas, ke estas facile trakti ĉiujn el la tri sistemoj. La datum-transiga protokolo FTP kapablas transformi inter la diversaj konvencioj.

La problemo de la dosier-fino

La dosiera sistemo de la operaciumo MS-DOS ne memoris la precizan longon de dosieroj, sed nur la nombron da blokoj okupataj de ili. La precizan finon de teksta dosiero ene de la lasta bloko markas la reg-signo 28, kiu tamen (kun alia signifo) povas okazi en ne-tekstaj dosieroj. Tial dum kopiado de DOS-aj dosieroj necesas distingi inter tekstaj kaj duumaj dosieroj.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.