Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stirakacoj
oficina stirako (Styrax officinalis)
oficina stirako (Styrax officinalis)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: stirakacoj Styracaceae
DC. & Spreng. [1]
stirako Styrax
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj

La stirakacoj[2] (latine Styracaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 12 genrojn kaj pli ol 130 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas stirako[2].

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

  • Angiospermae - angiospermoj
    • Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
      • Styracaceae DC. & Spreng. - stirakacoj
        • Alniphyllum Matsum. - alnifilo
        • Bruinsmia Boerl. & Koord. - bruinsmio
        • Changiostyrax C.T. Chen - ĉangiostirako
        • Halesia J. Ellis ex L. - halezio
        • Huodendron Rehder - huodendro
        • Melliodendron Hand.-Mazz. - meliodendro
        • Pamphilia Mart. ex A. DC. - pamfilio*
        • Parastyrax W.W. Sm. - parastirako
        • Pterostyrax Siebold & Zucc. - pterostirako
        • Rehderodendron H.H. Hu - rederodendro
        • Sinojackia H.H. Hu - sinojakio
        • Styrax L. - stirako[2]
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.