Ocotea foetens en Terra Chã, Azoroj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Ocotea foetens (Aiton) Benth. & Hook.f. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La stinka okoteo (Ocotea foetens) estas palearktisa specio el la familio de la laŭracoj. Ĝi estas arbo kiu atingas alton ĝis 40 m kaj kiu troviĝas en Azoroj, Madejro (Portugalujo) kaj Kanarioj (Hispanujo) en la biogeografia regiono Makaronezio. La planto estas grava laŭrisilva elemento de la ekoregiono Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La stinka okoteo estas endanĝerigata pro habitatodetruo.
Bibliografio
- angle Press, J.R., Short, M.J. Flora of Madeira. 1994. The Natural History Museum, London.
- angle Monda Konserveja Observa Centro 1998 : Ocotea foetens Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 22 August 2007.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.